Table Of Contents

Previous topic

A New Practice for a New Reality

Zen Al Finitaj

Ĝi estas la Esperantigo de teksto trovebla ĉe http://zenhabits.net/zen-to-done-ztd-the-ultimate-simple-productivity-system/

Skribita de Leo Babauta

“Ĝi estas pri kutimoj kaj agoj, ne pri sistemo nek la iloj.”

Cele kapti la esencon esti produktiva k organizita, samtempe konservante aferojn plej eble simplajn, mi evoluigis mian propran sistemon de produktiveco: Zen To Done (ZTD).

ZTD kaptas la esencan spiriton de la nova sistemo: simpla, koncentriĝanta je agado, tie ĉi kaj nun, anstataŭ je planado kaj je la sistemo mem.

Se vi havas problemojn kun GTD, tia grandioza kia ĝi estas, ZTD povas esti ĝuste por vi. Ĝi koncentriĝas je kutimoj necesaj por GTD, laŭ pli praktika maniero, kaj ĝi koncentriĝas je agado, ne simpligado, kaj je aldono de simpla strukturo. Legu pli.

Priskribo

ZTD provas nomi la kvin problemojn kiujn pluraj homoj havas kun GTD. Mi devas noti ke GTD ne estas fakte maloportuna, kaj fakte ne bezonas ŝanĝon, tamen ĉiu estas alia, kaj ZTD estas maniero tajlori ĝin por pli bone taŭgi por diversaj tipoj de personecoj.

La 10 kutimoj de ZTD

Ĉiu de tiuj kutimoj, estu lernata kaj aplikata po unu se eblas, kaj pleje po 2-3. Koncentriĝu je via kutimo por 30 tagoj, kaj tiam komencu la sekvan. La listo sube estas nur sugesto - vi povas ĝin adapti en iu ajn vido, kiu plej taŭgas por vi, kaj vi ne devas adapti ĉiujn 10 kutimojn. Eksperimentu kaj trovu kiuj plej taŭgas vian laborstilon. Kutimoj 1-8 estas la plej esencaj, sed mi proponas ke vi ankaŭ serioze pripensu ankaŭ 9-10. Mi disvolvos ĉiun el la 10 kutimoj en sekvaj ĉapitroj.

  1. Kolekti

    Kutimo:ubiquitous capture. Kunportu etan notlibron (aŭ iun notilon kiu plej konvenas por vi) kaj skribu ĉiun taskon, ideon, projekton kaj alian informon kiu ekaperos en via kapo. Prenu ĝin de via kapo paperen, por ke vi ne forgesu ĝin. Ĝi samas kun GTD. Sed ZTD proponas ke vi elektu tre simplan, porteblan, facile uzeblan notilon - eta notlibro aŭ staketo da indeksokartoj estas preferataj (sed ne devigaj), simple ĉar ili estas multe pli facile uzeblaj kaj kunporteblaj ol PDA aŭ tekokomputilo. Ju pli simpla la ilo, des pli bone. Kiam vi revenas hejmen aŭ laborejen, malplenigu viajn notojn en la liston de farendaĵoj (simpla listo de farendaĵoj aktuale sufiĉos - kunteksta listo povas aperi en posta kutimo).
  2. Procezi.

    Kutimo:faru rapidajn decidojn pri aĵoj en via enirkesto, ne demetu ilin. Permesi aĵojn amasiĝi signifas prokrasti la decidojn. Procezu viajn enirkestojn (retmesaĝojn, leterojn, voĉmesaĝojn, notlibron) almenaŭ unufoje tage, aŭ pli ofte laŭ bezono. Se vi procezas, faru tion de supro malsupren, decidante pri ĉiu ero, kiel ĉe GTD: faru ĝin (se tio daŭros mapli ol 2 minutojn), forigu ĝin, transdonu ĝin, konservi ĝin, aŭ meti ĝin en vian liston de farendaĵoj aŭ en kalendaron por fari pli poste. Vidu Igi vian retpoŝton malplena and Konservi vian skribotablon orda for more.
  3. Plani.

    Kutimo:difinu PGT-oj por semajno, tago. Ĉiun semajnon, listigu la ŝtonegojn kiujn vi volas atingi, kaj planu ilin unue. Ĉiutage, kreu liston de 1-3 PGT-oj (ĝenerale viajn “ŝtonegojn” por la tago) kaj certigu ke vi ilin atingis. Prilaboru la PGT-oj komence de la tago por forigi ilin de via vojo kaj certigi ke ili estos atingitaj.
  4. Fari (koncentriĝi).

    Kutimo:faru unu taskon samtempe, sen distrado. Tio ĉi estas unu el la plej gravaj kutimoj en ZTD. Vi devas elekti taskon (prefere unu el viaj PGT-oj) kaj koncentriĝi sur ĝi kun ekskludo de ĉio alia. Unue, forigu ĉiujn distraĵojn. Forŝaltu ret-poŝton, poŝtelefonon, interreton se eblas (aŭ simple fermu ĉiujn nebezonajn langetojn), ordigu vian skribotablon (se vi sekvas kutimon 2, tio devus esti sufiĉe facila). Tiam, eku la tempumilon se vi volas, aŭ nur koncentriĝu sur via tasko tiom longe, kiom eblas. Malpermesu al vi distriĝi de ĝi. Se io interrompos ĝin, notu la peton aŭ ricevitan taskon/informon en vian notlibron, kaj revenu al via tasko. Ne provu esti plurtaska. Vidu Kiel ne plur-taski por pli da informoj.
  5. Simpla fidinda sistemo

    Kutimo:havu simplajn listojn, kontrolu ĉiutage. Ĝenerale, same kiel ĉe GTD - havu kontekstajn listojn kiel @laboro, @telefono, @hejmo, @komisio, @atendanta, ktp. ZTD proponas ke vi havu viajn listoj tiaj simplaj kiaj eblas. Ne kreu komplikan sistemon, kaj ne faru ilin provante novajn ilojn. Tio estas tempoperdo, tiom kiom amuza ĝi estas. Uzu aŭ simplan notlibron aŭ indeksokartojn por viaj listoj, aŭ uzu la plej simplan eblan programon. Vi ne bezonos agendon nek poŝkomputilon nek Outlook nek komplikan sistemon de etikedoj. Nur unu listo por ĉiu konteksto, kaj projekta listo, kiujn vi trarigardos ĉiun tagon aŭ semajnon. Ligoj inter ambaŭ projekto kaj konteksto estus bonvena, sed ĝi povas fariĝi tro komplika. Havi ĝin simpla, kaj koncentriĝu sur tio, kion vi devas fari ĵus nun, ne sur ludado kun via sistemo aŭ ilaro.
  6. Organizi

    Kutimo:loko por ĉio. Ĉiu alvenanta aĵo trafas en vian enirkeston. De tie ĝi iras en viajn kontekstajn listojn kaj en ago-dosierujon, aŭ en dosieron en via dokumentaro, en vian elirkeston se vi intencas transdoni ĝin, aŭ en vian rubujon. Metu aĵojn kien ili apartenas, tuj, anstataŭ amasigi ilin por klasi ilin pli poste. Tio konservos vian skribotablon klara kaj vi povas koncentriĝi sur via laboro. Ne prokrastu - formetu aĵojn.
  7. Revui

    Kutimo:revuu vian sistemon k celojn semajne. Semajna revuo de GTD estas bonega, kaj ZTD utiligas ĝin preskaŭ senŝanĝe, sed kun pli da revuado de viaj celoj ĉiun semajnon. Tio ĉi jam estas en GTD, sed ne emfazita. Dum via semajna revuo, vi devas trarigardi ĉiun de viaj jaraj celoj, vidi kian progreson vi faris ĉe ĉiu dum la lasta semajno, kaj kiujn agojn vi intencas plenumi por ilin progresigi dum sekva semajno. Ĉiun monaton, dediĉu iom pli da tempo por la monata revuo de viaj celoj, kaj ĉiun jaron, vi faru jaran revuon de viaj jaraj kaj vivtempaj celoj.
  8. Simpligi.

    Kutimo:reduktu viajn celojn k taskojn ĝin esencaj. Unu el problemoj de GTD estas ke ĝi provas trakti ĉiujn alvenantajn taskojn. Tam ĝi povas superŝarĝi nin, kaj lasi nin sen bezono de necesa koncentriĝo sur gravaj taskoj (PGT-oj). Anstataŭe, ZTD petas vin revui viajn taskojn kaj listojn de projektoj, kaj observi kiel vi povas ilin simpligi. Forigu ĉion krom esencaj projektoj kaj taskoj, por ke vi povu koncentriĝi sur ili. Simpligu viajn sindevigoj kaj fluon de alvenantaj informoj. Certiĝu ke viaj projektoj kaj taskoj kongruas kun viaj jaraj kaj vivtempaj celoj. Faru tion sur taga bazo (koncize, je malgranda skalo), dum viaj semajna revuo, kaj monata revuo.
  9. Rutino

    Kutimo:eku kaj daŭrigu rutinajn agojn. GTD estas tre strukturita, kio estas same avantaĝo kaj malavantaĝo. Ĝi estas malavantaĝo por kelkaj homoj ĉar ili bezonas pli da strukturo. Provu kutimon krei rutinajn agojn kaj decidu ĉu ĝi taŭgas por vi. Matena rutino (ekzemple) povus konsisti de trarigardo de via kalendaro, trarigardo de viaj kontekstaj listoj, difino de viaj PGT-oj por la ĉi-tago, ekzercado, prilaboro de retpoŝto kaj enirkestoj, kaj plenumo de viaj unua PGT por hodiaŭ. Vespera rutino povus enhavi prilaboron de via retpoŝto kaj enirkestoj (denove), revuon de la tago, notadon en la taglibro, preparon por sekva tago. Semajnaj rutinoj povus konsisti el komisia tago, lava tago, financa tago, vian semajna revuo, familia tago, ktp. Ĉio dependas de vi - kreu viajn proprajn rutinojn, igu ilin labori por vi.
  10. Trovu sian pasion

Kutimo:serĉu laboron por kiu vi havas pasion. Ĝi povus esti la lasta kutimo, sed samtempe la plej grava. GTD estas grandioza mastrumante taskojn de via vivo, kaj provante ne prokrasti ilin. Sed se vi estas pasia al via laboro, vi ne estos prokrastanta - vi amos plenumi ilin, kaj volos plenumi pli. La kutimo formata tie ĉi celas senĉesan serĉadon aferojn al kiuj vi estas pasia, kaj vidi ĉu vi povas ĉu vi povas entrepreni karieron kun ĝi kiam vi ĝin trovos. Igu laboron de via vivo io al kio vi sentas pasion, ne io kion farado ĝenas vin, kaj via listo de taskoj preskaŭ ŝajnos kvazaŭ listo de rekompencoj.