Enhavolisto

Antaŭa temo

mutt kun POP3 kaj IMAP

Sekva temo

ReVo per Vim

Dosieradministrilo vifm

Priskribo

vifm estas dosieradministrilo bazita je ncurses kun klavkombinoj similaj al uzataj en tekstoredaktilo vi. Se oni uzas vi, la vifm ebligas plenan kontrolon de oniaj dosieroj sen bezono lerni novajn komandojn.

Resumo

vifm [OPCIO]...
vifm [OPCIO]... <MDEK_DOS>
vifm [OPCIO]... <MDEK_DOS> <DEK_DOS>

Opcioj

La vifm ekfunkcios en la aktuala dosierujo se alia ne estos priskribita en komandlinio.

<MDEK_DOS>
rulas vifm en specifita dosierujo.
<MDEK_DOS> <DEK_DOS>
rulas vifm en specifitaj dosierujon (vidigataj en maldekstra kaj dekstra paneloj).

La vojoj ankaŭ ebligas ke vifm rulu kun dosieroj malfermitaj. Se oni volas ke difinita dosiero estu nur selektita, anatŭigu ĝian vojon per --select.

-f
uzata nur de la vifm.vim skripto. La elektitaj dosieroj estas skribitaj en $VIFM/vimfiles kaj vifm eliras.
--logging
Protokolas erarojn en $VIFM/log. Ankaŭ /var/log/vifm-startup-log (ĉe *nikso) kaj startup-log en la dosierujo de la plenumaĵo (ĉe Windows) estas uzataj por protokoli startigan proceson (se agorda dosierujo ne estas specifita).
--remote
Sendas la reston de komandlinio al la aktiva vifm servilo (se jam funkcias ĝia ekzemplo). Se mankas la servilo, ĝi ĉesas silente. Estas neniu limigo kiom da argumentoj povas esti traktataj. Oni povas kunigi --remote kun -c <komandonomo>` ``+<komandonomo> por ruli la komandon en la jam funkcianta ekzemplo de vifm. Vidu ankaŭ sekcion “Kliento-servilo” sube.
-c <komandonomo>+<komandonomo>
Rulas komandlinian reĝimon kun <komandonomo> dum starto. Komandoj en tiuj argumentoj estos plenumataj en viso ili aperas en komandlinio. Komandoj kun spacetoj aŭ specialaj simboloj devas troviĝi inter duoblaj citiloj kaj ĉiuj specialaj simboloj devas esti kodoŝanĝitaj (la preciza sintakso dependas de la ŝelo).
--help, -h
montras priskribon de komandliniaj opcioj.
--version, -v
montras informon pri versio kaj ĉesas.
--no-configs
Ne legu vimfrc nek vifminfo.

Vidu Startigo sekcion suben por eksplikoj koncernaj $VIFM.

Ĝeneralaj klavkombinoj

Stir-CEsk
rezignas de plej multo de operacioj
Stir-cEsk
nuligas ĉiujn elektitajn dosierojn
Stir-L
rezignas kaj redesegnas la ekranon

Normala reĝimo

Bazaj movoj

La bazaj klavkombinoj de vi estas uzataj por movi tra dosieroj kaj ŝprucfenestroj.

kgkStir-n
movas elekton suben
jgjStir-p
movas elekton supren
h
se lsview estas malŝaltita, movas el dosierujo (unu nivelon supren), alikaze movas elekton maldekstren
l
se lsview estas malŝaltita, movas en dosierujon (unu nivelon suben) aŭ movas elekton dekstren
ggHejmen
movas elekton al la unua dosiero en la listo
gh
movas el dosierujo (unu nivelon supren)
glEnigo
movas elekton dekstren, en dosierujon (unu nivelon suben) aŭ funkciigas dosieron
GFinen
movas elekton al la lasta dosiero en la listo
H
movas elekton al la plej suba dosiero en la listo
M
movas elekton al la meza dosiero en la listo
L
movas elekton al la plej suba dosiero en la listo
Stir-u
movas elekton duonon da paĝo suben
Stir-d
movas elekton duonon da paĝo supren
Stir-fPĝSub
movas elekton unu paĝon suben
Stir-bPĝSup
movas elekton unu paĝon supren
n%
movas elekton al la dosiero kiu estas je la n-percenta pozicio de supro de la listo, ekz. 25%
0^
movas elekton al la unua kolumno. Vidu lsview por priskribo
$
movas elekton al la lasta kolumno. Vidu lsview por priskribo
Spaceto
saltas inter la du dosierlistoj.

Grafike:

Home gg :0

 <Stir-b> PgUp
             ^
    <Stir-u> |
           ^ |
      gk k | |
gh       ^ | |
 ^       | | |
 |  h <-       -> l
 +------ | | |
         | | |
         v | |
      gj j | |
           v |
    <Stir-d> |
             v
 <Stir-f> PgDn

End G :$
Movoj kun kvantoro

Plej multo da movaj komandoj akceptas kvantorojn, ekz. 12j movas elekton 12 dosierojn suben.

[<kvant>]%
movas elekton al la percentaĵo de la panelo
[<kvant>]j
movas elekton kvant dosierojn supren
[<kvant>]k
movas elekton kvant dosierojn suben
[<kvant>]G[<kvant>]gg
movas elekton al la provizita pozicio de listo.

Rulumado

zt
redesegnas la liston kun aktuala dosiero ĉe la supro
zz
redesegnas la liston kun aktuala dosiero ĉe la mezo
zb
redesegnas la liston kun aktuala dosiero ĉe la subo
Stir-E
rulumas unu linon suben
Stir-Y
rulumas unu linion supren.

Manipulado de paneloj

Stir-w H
movas panelon maldekstren
Stir-w J
movas panelon suben
Stir-w K
movas panelon supren
Stir-w L
movas panelon dekstren
Stir-w b
ŝanĝas al sube-dekstra panelo
Stir-w h
ŝanĝas al maldekstra panelo
Stir-w j
ŝanĝas al suba panelo
Stir-w k
ŝanĝas al supra panelo
Stir-w l
ŝanĝas al dekstra panelo
Stir-w o
mallongigo por :only
Stir-w p
ŝanĝas al la antaŭa panelo
Stir-w s
mallongigo por :split
Stir-w t
ŝanĝas al supre-maldekstra panelo
Stir-w v
mallongigo por :vsplit
Stir-w w
ŝanĝas al la neaktuala panelo
Stir-w x
interŝanĝas panelojn
[<kvant1>]Stir-w[<kvant2>]+[<kvant1>]Stir-w[<kvant2>]<
pligrandigas la aktualan panelon je kvant1 oble kvant2
[<kvant1>]Stir-w[<kvant2>]-[<kvant1>]Stir-w[<kvant2>]>
malpligrandigas la aktualan panelon je kvant1 oble kvant2
Stir-w |Stir-w _
maksimumigas la aktualan panelon
Stir-w =
egaligas grandecon de la ambaŭ paneloj.

Markoj

Markoj estas metataj same kiel en vi:

m[a-z][A-Z][0-9]
por marki la aktualan dosieron
'[a-z][A-Z][0-9]
iras al la difinita marko
:delm[arks]!
forigas ĉiujn markojn
:delm[arks] markoj ...
forigas markojn de la provizita listo
:marks
montras ĉiujn markojn
:marks listo ...
montras ĉiujn markojn de la provizita listo

Serĉado

/regulesprima_ŝablono
emfazas ĉiujn dosierojn kies nomoj kongruas la ŝablonon kaj iras al la sekva kongruo
?regulesprima_ŝablono
emfazas ĉiujn dosierojn kies nomoj kongruas la ŝablonon kaj iras al la antaŭa kongruaĵon
[<kvant>]n
serĉas la sekvan kongruaĵon de /?
[<kvant>]N
serĉas la antaŭan kongruaĵon de /?
[<kvant>]f<signo>
serĉas sekvan dosieron kiu komenciĝas per <signo>
[<kvant>]F<signo>
serĉas antaŭan dosieron kiu komenciĝas per <signo>
[<kvant>];
serĉas la sekvan kongruaĵon de fF.
[<kvant>],
serĉas la antaŭan kongruaĵon de fF.

Noto

f, F, ; kaj , ĉirkaŭfluas liston se uzitaj memstare kaj ne ĉirkaŭfluas se uzitaj kiel elektiloj.

Filtrado

La kutimaj vim klavkombinoj uzataj por faldado, uzeblas ĉe filtrado (malvidigado) de dosieroj:

La dosierujo ../ estas ĉiam vidigata malrespektante filtradajn agordojn. Escepto estas / dosierujo.

Ĉiu panelo havas propran filtron.

Filtritaj dosieroj ne estas konsiderataj ĉe / serĉado kaj :<komandoj>.

zo
vidigas kaŝitajn dosierojn (kun nomoj komenciĝantaj per punkto)
zf
malvidigas elektitajn dosierojn
za
baskulas vidigadon de kaŝitaj dosieroj (kun nomoj komenciĝantaj per punkto)
zm
malvidigas kaŝitajn dosierojn (kun nomoj komenciĝantaj per punkto)
zO
vidigas filtritajn dosierojn
zM
malvidigas la dosierojn kongruajn kun la filtrilo
zR
forigi filtrilon

Aldonaj klavkombinoj de normala reĝimo

[<kvant>]:
komencas komandlinian reĝimon. kvant aldonas amplekson.
[<kvant>]!! kaj [<kvant>]!<elektilo
komencas komandlinian reĝimon kun enigita ! komando. kvant ŝanĝas amplekson.
Stir-O
iras reen al la antaŭa loko laŭ la historio de la aktuala panelo.
Stir-I
se cpoptions enhavas “f” flagon, Tab kaj Stir-i ŝanĝas la aktivan panelon same kiel Spaceto, alikaze ĝi iras antaŭen al la sekva loko laŭ historio de la aktuala panelo.
Stir-G
montras fenestron kun detala informo pri la aktuala dosiero.
Ŝvkl-Tab
komencas rigardan reĝimon (funkcias nur post aktivado de viduma panelo per :view komando).
ga
kalkulas grandon de dosierujo.
gA
kiel ga sed unue ĝisdatigas la liston.
gf
trovas celon de la ligilo (kiel l kun followlinks malŝaltita sed ankaŭ trovas dosierujojn).
gr
nur en MS Windows sama kiel l sed provas funkciigi la programon kun adminsitraj privilegioj.
gv
komencas viduman reĝimon restarigante la lastan elekton.
gs
restarigas la lastan t elekton (kiel gv por viduma reĝimo).
gu<elektilo>
minuskligas nomojn de la elektitaj dosieroj. Vidu ankaŭ :rename.
guugugu
minuskligas nomon de la aktuala dosiero. Vidu ankaŭ :rename.
gU<elektilo>
majuskligas nomojn de la elektitaj dosieroj. Vidu ankaŭ :rename.
gUUgUgU
majuskligas nomon de la aktuala dosiero. Vidu ankaŭ :rename.
e
esploras aktualan dosieron.
i
malfermas la aktualan dosieron per kunligita programo.
cw
ŝanĝas nomon de la elektitaj dosieroj. Vidu ankaŭ :rename.
cW
ŝanĝas nur la nomon de la aktuala dosiero (sen finaĵo). Vidu ankaŭ :rename.
cl
ŝanĝas la celon de la ligilo.
co
nur en *nikso ŝanĝas posedanton de la dosiero. Vidu komandon :chown.
cg
nur en *nikso ŝanĝas grupon de la dosiero.
cp
ŝanĝas ecojn de la dosiero (permesojn en *nikso kaj atribuojn en MS Windows).
[<kvant>]C
multobligu la dosieron kvant fojojn.
[<kvant>]ddd[<kvant>]<elektilo>
movas la elektita(j)n dosiero(j)n en rubujan dosierujon (se trash opcio estas difinita), alikaze - forigas la dosiero(j)n. Vidu sekcion rubuja dosierujo suben.
[<kvant>]DDD[<kvant>]<elektilo>
forigas la elektitajn dosierojn.
Y, [<kvant>]yyy[<kvant>]<elektilo>
kopias la elektitajn dosierojn en reĝistron.
Y
sama kiel yy.
p
kopias la dosierojn de reĝistro en la aktualan dosierujon aŭ movas la dosierojn se ili estis forigitaj per dd:d[elete] aŭ se la dosieroj estis kopiitaj en reĝistron de la rubuja dosierujo. Vidu sekcion rubuja dosierujo suben.
P
movas la dosierojn kopiitajn en reĝistron. La avantaĝo de uzo de P super d sekvata de p estas tia, ke P movas dosierojn nue unu fojon. Ĝi ne gravas se oni movas la dosierojn ene de la sama dosiersistemo. Sed se oni movas la dosierojn al la alia(j) dosiersistemo(j) (ekz. se oni movas de fs1 dosiersistemo al fs2 dosiersistemo kaj la hejma dosiersistemo estas fs3) ĝi povas konservi tempon.
al
kreas simbolan ligilon kun absoluta vojo.
rl
kreas simbolan ligilon kun relativa vojo.
t
elektas aŭ malelektas la aktualan dosieron.
u
malfaras la lastan ŝanĝon.
Stir-R
refaras la lastan ŝanĝon.
vV
komencas viduman reĝimon
[<kvant>]Stir-A

alkrementas la unuan nombron en la dosiernomo per kvant (apriore 1). Vidu ankaŭ :rename

Konsileto

la dosiernomo devas jam enhavi nombron

[<kvant>]Stir-X

dekrementas la unuan nombron en la dosiernomo per kvant (apriore 1). Vidu ankaŭ :rename

Konsileto

la dosiernomo devas jam enhavi nombron

ZQZZ
sama kiel :quit
.
ripetas la lastan komandlinian komandon (ne en normala reĝimo)
(
iras al la antaŭa grupo. Grupoj estas difinataj per ordiga ĉefŝlosilo. Por name kaj iname, membroj de ĉiu grupo havas la saman unan literon, por ĉiuj aliaj ordigaj ŝlosiloj vifm uzas size, uid, ktp. Vidu pli ĉe :sort
)
iras al la sekva grupo. Vidu ( supre. Vidu pli ĉe :sort.

Uzado de kvantoroj

Oni povas uzi kvantorojn kun komandoj kiel yy.

[<kvant>]yy
kopias en reĝistron kvant dosierojn kalkulante de la aktuala dosiero suben.

Oni povas ankaŭ uzi kvant kun movoj pasigitaj al y, dD, ekz.:

d[<kvant>]j
forigas (kvant + 1) dosierojn suben komencante de la aktuala pozicio de la kursoro.

Reĝistroj

vifm subtenas plurajn reĝistrojn por konservi liston de kopiitaj kaj forigitaj dosieroj.

Oni referencas al la reĝistro per " kaj nomo de reĝistro. Kvantoro aperu post la nomo de reĝistro.

Aktuale vifm subtenas ", _, a-z kaj A-Z kiel nomoj de reĝistroj.

Apriore (se ĝi ne estas aparte specifita), vifm uzas sennoman reĝistron (kun nomo ") kaj ĝi estas speciala - ĉiufoje oni uzas nomhavan reĝistron (a-zA-Z), la sennoma reĝistro estas ĝisdatigata kaj enhavas la saman liston kiel la laste uzita reĝistro.

_ estas vaka reĝistro. Oni povas ĝin uzi, sed ĝi ĉiam estas malplena.

Reĝistroj kun nomoj de a ĝis z estas nomhavaj reĝistroj. La minusklaj estas vakigataj antaŭ aldono de iuj dosieroj, dum la majusklaj aldonas la dosieron al la listo de sia minuskla ekvivalento.

Reĝistroj enhavas la saman dosieron nur unufoje.

Ekzemple:

"a2yy

aldonas du dosierojn al la reĝistro a (kaj samtempe al la sennoma),

"Ad

forigas unu dosieron kaj aldonas ĝian nomon al la reĝistro a (kaj al la sennoma reĝistro),

p"ap"Ap

enmetas la antaŭe kopiitajn kaj forigitan dosierojn en la aktualan dosierujon.

Elektiloj

Komandoj y, d, D, !, gu kaj gU akceptas elektilojn. Oni povas kunigi ilin kun ajna elektilo listita sube por rapide forigi aŭ kopii en reĝistron plurajn dosierojn.

Plej multo de la elektiloj estas kiel vi movoj: j, k, gg, G, H, L, M, %, f, F, ;, , (komo), ' (apostrofo), ^, 0 kaj $. Ekzistas tamen kelkaj kromaj.

a
ĉiuj dosieroj en la aktuala panelo.
s
elektitaj dosieroj.
S
ĉiuj dosieroj krom la elektitaj.

Ekzemploj:

dj
forigas dosieron sub la kursoro kaj unu sube de ĝi.
d2j
forigas dosieron sub la kursoro kaj du sube de ĝi.
y6gg
kopias en reĝistron ĉiujn dosierojn de la aktuala pozicio de la kursoro ĝis la 6-a dosiero en la panelo.

Kiam oni aldonas kvantoron al la tuta komando kaj ĝi elektilo, ĝi multiplikas. Tiel:

2d2j
forigas dosieron sub la kursoro kaj kvar sube de ĝi.
2dj
forigas dosieron sub la kursoro kaj du sube de ĝi.
2y6gg
kopias en reĝistron ĉiujn dosierojn de la aktuala pozicio de la kursoro ĝis la 12-a (2 oble 6) dosiero en la panelo.

Viduma reĝimo

En viduma reĝimo fukcias preskaŭ ĉiuj klavoj de normala reĝimo sed ili ne akceptas elektilojn.

Enigo
konservas elekton kaj revenas al normala reĝimo,
gv
restaŭras la antaŭan viduman elekton.
v
forlasas viduman reĝimon.
V
forlasas viduman reĝimon.
:
komencas komandlinian reĝimon. Kiam oni ĝin forlasos, la elekto estos nuligita.
o
iras al la kontraŭa ekstremo de la aktuala elekto.
O
iras al la kontraŭa ekstremo de la aktuala elekto.
gu, u
minuskligas nomojn de la elektitaj dosieroj.
gU, U
majuskligas nomojn de la elektitaj dosieroj.

Rigarda reĝimo

Tiu ĉi reĝimo provas imiti less programon. Aktuale subtenataj estas nur jenajn klavkombinoj:

Shift-Tab, Tab, q, Q, ZZ
revenas al normala reĝimo.
[<kvant>]e, [<kvant>]Stir-E, [<kvant>]j, [<kvant>]Stir-N, [<kvant>]Enter
rulumas kvant (apriore 1) liniojn supren.
[<kvant>]y, [<kvant>]Stir-Y, [<kvant>]k, [<kvant>]Stir-K, [<kvant>]Stir-P
rulumas kvant (apriore 1) liniojn suben.
[<kvant>]f, [<kvant>]Stir-F, [<kvant>]Stir-V, [<kvant>]Space Bar
rulumas unu paĝon aŭ kvant liniojn supren.
[<kvant>]b, [<kvant>]Stir-B, [<kvant>]Alt-V
rulumas unu paĝon aŭ kvant liniojn suben.
[<kvant>]z
rulumas kvant (apriore 1) paĝojn supren.
[<kvant>]w
rulumas kvant (apriore 1) paĝojn suben.
[<kvant>]Alt-Space
rulumas unu paĝon supren (sed ne haltu ĉe fino de la dosiero). Ne en MS Windows.
[<kvant>]d, [<kvant>]Stir-D
rulumas kvant (apriore 1) duonpaĝojn supren.
[<kvant>]u, [<kvant>]Stir-U
rulumas kvant (apriore 1) duonpaĝojn supren.
r, Stir-R, Stir-L, R
aktualigas ekranon.
[<kvant>]/ŝablono
serĉas la sekvan kvant-an kongruan linion.
[<kvant>]?ŝablono
serĉas la antaŭan kvant-an kongruan linion.
[<kvant>]n
ripetas la lastan serĉon.
[<kvant>]N
ripetas la lastan serĉon en kontraŭa direkto.
[<kvant>]g, [<kvant>]<, [<kvant>]Alt-<
iras al kvant-a (apriore 1) linio de la dosiero.
[<kvant>]G, [<kvant>]>, [<kvant>]Alt->
iras al lasta kvant-a (apriore 1) linio de la dosiero.
[<kvant>]p
iras al la komenco de la dosiero.
[<kvant>]%
iras al kvant procenta pozicio en la dosiero.
v
redaktas la aktualan dosieron per vim.
Stir-W S
dividas la fenestron horizontale. Vidu :split.
Stir-W V
dividas la fenestron vertikale.
Stir-W +
pligrandigas grandecon de la aktuala panelo.
Stir-W -
malpligrandigas grandecon de la aktuala panelo.
Stir-W <
pligrandigas grandecon de la aktuala panelo.
Stir-W >
malpligrandigas grandecon de la aktuala panelo.
Stir-W |
maksimumigas grandecon de la aktuala panelo.
Stir-W _
maksimumigas grandecon de la aktuala panelo.
Stir-W =
egaligas grandecon de la ambaŭ paneloj.

Komandlinia reĝimo

La subaj klavkombinoj efikas ĉe ĉiuj subreĝimoj de la komandlinia reĝimo: komando, ŝelo kaj serĉo.

Suben, Supren, Dekstren, Maldekstren, Hejmen, Finen kaj For estas etenditaj klavoj kaj ili ne estas uzeblaj se vifm kun opcio --disable-extended-keys.

Esk, Stir-C
forlasas komandlinian reĝimon nuligante enigon.
Stir-M, Enigo
plenumas komandon kaj forlasas komandlinian reĝimon.
Stir-I, Tab
kompletigas komandon aŭ ĝiajn argumentojn.
Majuskl-Tab
kompletigas komandon aŭ ĝiajn argumentojn en inversa ordo.
Stir-_
ĉesas kompletigon kaj revenas al originala enigo.
Stir-K
forigas signojn de la kursoro ĝis fino de la linio.
Stir-U
forigas signojn de la kursoro ĝis komenco de la linio.
Stir-H, Retr
forigas signon antaŭ la kursoro.
Stir-D, For
forigas signon sub (aŭ post) la kursoro.
Stir-B, Maldekstren
movas la kursoron maldekstren.
Stir-F, Dekstren
movas la kursoron maldekstren.
Stir-A, Hejmen
movas la kursoron al komenco de la linio.
Stir-E, Finen
movas la kursoron al fino de la linio.
Alt-B
movas la kursoron al komenco de la antaŭa vorto.
Alt-F
movas la kursoron al fino de la sekva vorto.
Stir-W
forigas signojn de la kursoro ĝis komenco de la antaŭa vorto.
Alt-D
forigas signojn de la kursoro ĝis komenco de la sekva vorto.
Stir-T
interŝanĝi signojn sub la kursoro kaj la antaŭa, kaj movu kursoron dekstren. Se la kursoro estas post la fino de la linio, anstataŭas la lastan kaj antaŭlastan signojn de la linio.
Alt-.
enigas la lastan parton de la antaŭa komando ĉe la aktuala pozicio de la kursoro. La sinsekvaj uzoj enigas lastajn partojn de la malpli novajn komandojn.
Stir-N
revokas la plej lastan komandlinion el la historio.
Stir-P
revokas pli novan komandlinion el la historio.
Supren
revokas pli novan komandlinion el la historio, kiu similas al komenco de la aktuala komandlinio.
Suben
revokas pli malnovan komandlinion el la historio, kiu similas al komenco de la aktuala komandlinio.

Komandoj

Komandoj estas ekzekutataj per :komandonomo<enigklavo>.

| povas esti uzita por apartigi komandojn se oni volas uzi kelkajn en unu linio. Se | estu uzata kiel argumento, antaŭigu ĝin per \.

Komentoj komencu per duoblaj citiloj (") eble antaŭigitaj per blankospaco.

:[<kvant>]:<nombro>

movas al la provizita pozicio en la listo:

  • :0 iras al la unua dosiero en la listo
  • :34 iras la 34-a dosiero en la listo
  • :$ iras al la lasta dosiero en la listo
:[<kvant>]komando

La integritaj komandoj :[<kvant>]komando esats nur :[<kvant>]d[elete] kaj :[<kvant>]y[ank]:

  • :d3 forigas tri dosierojn komencante de la aktuala suben
  • :3d forigas unu dosieron, kiu estas en la tria pozicio en la listo
:command [<argj>]:[<amplekso>]!<programo>

plenumas programon en ŝelo. Vidu ple ĉe shell.

Noto

Por funkciigi programon en aparta fenestro en MS Windows, oni uzu :!start <programo> aŭ, por funkciigi la aktualan dosieron: :!start %f.

:[<amplekso>]!<programo> &

plenumas programon en fono de ŝelo (laŭ kompreno de vifm)

Programoj kiuj skribas al stdout kiel ls kaŭzas eraromesaĝon montrantan parton de komanda eligo.

Rimarku la spaceton antaŭ la kajsigno (&) - se ĝi mankos, la komando estos plenumita en la fono laŭ kompreno de ŝelo.

Akceptas makroojn.

:[<amplekso>]!! <programo>
sama kiel :! sed paŭzas antaŭ reveno al vifm
:!!
plenumas la lastan komandon
:apropos <'man'-paĝo>
montras respondon de apropos komando en aparta fenestro. Elektante elementon, vifm montras konvenan ‘man’-paĝon.
:apropos
ripetas la lastan :apropos komandon.
:cd:cd ~:cd $HOME
ŝanĝas dosierujon de la aktuala panelo al via hejma dosierujo.
:cd -
iras al la antaŭa dosierujo.
:cd ~/dir
ŝanĝas dosierujon de la aktuala panelo al ~/dir.
:cd </aktuala/dos> </malaktuala/dos>

ŝanĝas dosierujon de la aktuala panelo al /aktuala/dos dosierujo kaj dosierujon de la dua panelo al /malaktuala/dos. Se oni uzas relativan vojon, vifm asertas, ke ambaŭ estas relativaj de dosierujo de la aktuala panelo. Komando ne malsukcesas se unu el la provizitaj dosierujoj ne validas. Akceptas makroojn.

Noto

en MS Windows oni uzu oblikvojn / en vojoj (anstataŭ kutimaj deklivoj \)

Noto

Se oni volas la neaktualan panelon montri la saman dosieron kiu estas la dosiero de aktuala panelo, uzu :cd . .:sync. Funkcias ankaŭ ĉe MS Windows. Vidu :sync.

:cd! /dir
sama kiel :cd /dir /dir.
:c[hange]
malfermas fenestron kun elekto kiujn ecojn de la dosiero ŝanĝi.
:[<amplekso>]chmod
montras fenestron por ŝanĝi ecojn de la dosiero (permesojn en *nikso kaj atribuojn en MS Windows).
:[<amplekso>]chmod[!] <arg>...
nur en *nikso ŝanĝas dosieropermesojn. Vidu man chmod por formato de arg. ! signifas rikuran ŝanĝon de la permesoj.
:[<amplekso>]chown
nur en *nikso sama kiel co en normala reĝimo.
:[<amplekso>]chown [<uzanto>][:][<grupo>]
nur en *nikso ŝanĝas uzanton kaj/aŭ grupon de la dosieroj. Funkcias kun dosierujon rikure.
:[<amplekso>]clone[!?]
klonas dosierojn en la aktuala dosierujo. Kun ? vifm malfermas vi por redakti dosiernomojn. ! devigas anstataŭigon.
:[<amplekso>]clone[!] <vojo>
klonas dosierojn en la dosierujon provizitan kiel <vojo> (absolutan aŭ relativan). ! devigas anstataŭigon. Akceptas makroojn.
:[<amplekso>]clone[!] <nomo1> <nomo2>...
klonas dosierojn en la aktualan dosierujon, agordante nomon de ĉiu dosiero laŭ provizitaj nomoj. ! devigas anstataŭigon. Akceptas makroojn.
:colo[rscheme]?
montras aktualan kolorskemon en statobreto.
:colo[rscheme]
montras liston de disponeblaj kolorskemoj. Oni povas elekti ankaŭ la aprioram skemon. Ĝi estos uzata por rigardo se neniu dosierujo en kolorkema dosiero kongruas kun la aktuala vojo. Ĝi estas ankaŭ uzata por agordi kadrokoloron (krom titoloj de rigardo) kaj kolorojn de menuoj kaj dialogujoj.
:colo[rscheme] <nomo de kolorskemo>
ŝanĝas la aktualan kolorskemon al <nomo de kolorskemo>
:colo[rscheme] <nomo de kolorskemo> <dosierujo>
kunligas la dosierujon kun la kolorskemo. La argumento <dosierujo> povas esti relativa aŭ absoluta vojo se komando :colorscheme estas plenumata de komandliniio, sed devas esti absoluta vojo se la komando estas plenumata en skritpoj ŝargataj ĉe startigo (ĝis vifm estas plene funkciigita).
:comc[lear]
forigas ĉiujn komandojn difinitajn per uzanto.
:com[mand]
montras liston de komandoj de uzanto
:com[mand] <komenco>
montras komandojn difinitajn per uzanto kiuj komencas per <komenco>.
:com[mand] <komandonomo> <ago>
difinas novan komandon de uzanto
:delcom[mand] <komandonomo>

forigas la komandon de uzanto

Provo uzi rezervitan nomon de la komando rezultas per erarmesaĝo. Uzu :com[mand]! por anstataŭigi jam uzatan komandonomon.

Kontraste al vim, nomoj de komandoj ne devas komenciĝi per majuskla litero. KOmandoj de uzanto estas ĝenerale funkciigataj en ŝelo. Por funkciigi ĝin en fono, oni devas aldoni `` &`` ĉe ĝia fino, ekz. :com rm rm %f &.

Nomoj de komandoj ne povas enhavi nombrojn nek specialajn simbolojn (krom ? kaj !

:com[mand] <serĉnomo> /<ŝablono>
difinas nomon de serĉkomandon
:com[mand] <filtrilonomo> <ŝablono>

difinas nomon de filtrilo

Atentigo

kontraste al :com[mand] <serĉnomo>, ĝi ne uzas oblikvon / antaŭ ŝablono

:com[mand] cmd :<komandonomo>
kreas kromnomon por interna komando (same kiel en ŝelo). Ĝi provizas al la kromnomita komando, la amplekson atribuitan al la kromnomo. Do, rulante :%cp post :command cp :copy %a egalas al :%copy.
:[<amplekso>]co[py][!?][ &]
kopias dosierojn en dosierujon de malaktuala dosierujo. Per ? vifm malfermos vi por redakti la dosiernomojn. ! devigas anstataŭigon.
:[<amplekso>]co[py][!] <vojo>[ &]
kopias dosierojn en provizitan dosierujon (absolutan aŭ relativan de malaktuala dosierujo). ! devigas anstataŭigon.
:[<amplekso>]co[py][!] <nomo1> <nomo2>...[ &]
kopias dosierojn en dosierujon de malaktuala dosierujo, agordante nomon de ĉiu dosiero laŭ provizitaj nomoj. ! devigas anstataŭigon.
:[<amplekso>]d[elete][!][ &]
forigas elektita(j)n dosiero(j)n. Kun ! forigas definitive.
:[<amplekso>]d[elete][!] [<reĝ>] [<kvant>][ &]
forigas elektita(j)n dosiero(j)n aldonante ilin en reĝistron <reĝ>. Kun ! forigas definitive.
:delc[ommand] <komandonomo>
forigas komandon <komandonomo>n de uzanto.
:delm[arks]!
forigas ĉiujn legosignojn. Vidu :marks.
:delm[arks] <legosignoj> ...
forigas ĉiujn provizitajn <legosignoj>n. Ĉiu argumento estas aro de legosignoj.
:di[splay]
montras fenestron kun enhavo de reĝistroj.
:di[splay] <listo> ...
montras fenestron kun enhavo de provizitaj reĝistroj (ekzemple :display "az por vidigi enhavon de reĝiastroj "a kaj "z).
:dirs
montras fenestron kun stako de dosierujoj Vidu :popd kaj :pushd.
:ec[ho] [<esprimo>...]
montras rezultojn de la provizitaj esprimoj. Vidu difinon de <esprimo> ĉe :let .
:[<amplekso>]e[dit] [<dosiero>...]
ŝargas la elektitajn aŭ priskribitajn dosiero(j)n en vi. Akceptas makroojn
:el[se]
plenumas komandojn ĝis la sekva kongrua :endif se ili ne estis antaŭe plenumitaj. Vidu ankaŭ :if kaj :endif.
:empty
definitive forigas rm -fr dosierojn en rubujan dosierujon. Ĝi ankaŭ forigas ĉiujn agojn de malfara listo, kiuj ne havas sencon post la :empty kaj forigas ĉiujn spurojn pri la dosieroj en rubuja dosierujo. Vidu sekcion Rubuja dosierujo suben.
:en[dif]
finas branĉan blokon. Vidu ankaŭ :if kaj :else.
:exe[cute] [<arg>...]
kunigas pasigitajn tekstajn argumentojn disigante ilin per unuopaj spacetoj kaj plenumable ilin kiel komandlinia komando.
:exi[t][!]
sama kiel :quit
:f[ile]
montras menuon kun programoj ligitaj kun la tipo de la aktuala dosiero. Aldonu & ĉe la fino de la komando por ruli ĝin en fono.
:f[ile] <arg>
rulas la kunligitan komandon komencantan per <arg> sen vidigo de la menuo.
:filet[ype] <ŝabl1>,<ŝabl2>,... [{<priskr>}] <apr_prog>[ &],[{<priskr>}]<prog2>[ &],...
kunligas pasigitan programliston al ĉiu ŝablono. Ligita programo (komando) estas uzata per l kaj Enigo klavoj (kaj per :file menuo). *, ?, [ kaj ] estas specialaj simboloj en ŝablonoj. Ene de ortaj krampoj ^ kaj ! estas uzataj per neado, kaj - por krei amplekson. Steleto en la unua loko de ŝablono ne kongruas kun punkto ĉe komenco de dosiernomo (kaŝita dosiero). Se oni bezonas aldoni komon en komandon, oni devas ĝin duobligi (,,). Aldono de spaco kaj kajsigno kiel la du lastaj signoj de komando, igas ĝin ruli en fono. Eblas aldoni prisrkibon de ĉiu komando por faciligi kompreni kion ĝi faras vidigante menuon de :file. vifm provos ceterajn komandojn de la kunligo se la unua (apriora) ne estas trovata. Vojoj enhavantaj spacetoj devas esti en duoblaj citiloj. Vidu ankaŭ sekcion Aŭtomataj FUSE surmetoj.
:filex[type] <ŝabl1>,<ŝabl2>,... [{<priskr>}] <apr_prog>,<prog2>,...
sama kiel :filetype sed vifm malatentas tiun ĉi komandon se ĝi ne funkcias en X sistemo. En X :filextype egalas al :filetype. Vidu ankaŭ sekcion Aŭtomataj FUSE surmetoj.
:filev[iewer] <ŝabl1>,<ŝabl2>,... <komando>

kunligas la pasigitan komandon kiel vidigilo por dosieroj kongruaj kun la pasigitaj ŝablonoj. Vidigilo estas komando kies eligo estas kaptata kaj vidigata en la cetera panelo de vifm post uzo de :view komando aŭ en la sama panelo ĉe e klavo.

Aktuale nur * kaj ? estas specialaj simboloj de la ŝablonoj.

:filter <regulesprima_ŝablono>

forfiltras (malvidigas) ĉiujn dosiernomojn de la aktuala panelo, kiuj kongruas kun la regulesprima ŝablono. Uzante la duan varianton, oni povas uzi vertikalan strekon | sen kodŝanĝado. Aldono de ! malas la filtradon. Ekzemple: :filter /.o$ forfiltras ĉiujn dosierojn kun finaĵo .o kaj :filter !/.o$ - ĉiujn dosierojn sen finaĵo .o.

Noto

vifm uzas etenditajn regulajn esprimojn.

:filter
forfiltras neniun dosieron (forigas filtrilon).
:filter!
sama kiel :invert.
:filter?
montras regulesprimon de la aktuale uzata filtrilo.
:[<amplekso>]fin[d] <ŝablono>
serĉas dosierojn kies nomojn kongruas la pasigitan ŝablonon. Se ekzistas, ĝi serĉas ene de elektitaj dosieroj. Akceptas makroojn.

Noto

por uzi find komandon en MS Windows, oni devas aparte instali programon find (ekz. de http://gnuwin32.sourceforge.net/packages/findutils.htm), kaj ĝi estu akirebla laŭ sistema vojo $PATH kaj bloki la sisteman programon find (ekz. ŝanĝante ĝian nomon al winfind.exe`).

:[<amplekso>]fin[d] -<opcioj>...
sama kiel :find supre, sed la uzanto povas difini la opciojn de find. Se ekzistas, ĝi serĉas ene de elektitaj dosieroj.
:fin[d] <vojo> -<opcioj>...
sama kiel :find supre, sed la uzanto povas difini ĉiujn parametrojn de find. Malatentas amplekson kaj elekton.
:[<amplekso>]fin[d]
ripetas la lastan :find komandon.
:fini[sh]
finas plenumadon de la skripto. Uzebla nur en skripta dosiero de vifm. Ĝi kaŭzas malatenton de ĉiuj postaj komandoj de la dosiero.
:[amplekso]gr[ep][!] <ŝablono>
montras rezulton de grep komando. Aldono de ! malas la ŝablonon. Se ekzistas, ĝi serĉas ene de elektitaj dosieroj. Malatentas duumajn dosierojn.

Noto

por uzi grep komandon en MS Windows, oni devas aparte instali programon grep (ekz. de http://gnuwin32.sourceforge.net/packages/grep.htm) kaj ĝi estu akirebla laŭ sistema vojo $PATH.

:[amplekso]gr[ep][!] -<opcioj>...
sama kiel :grep supre, sed la uzanto povas difini la opciojn de grep kiuj ne estas kodŝanĝataj. Se ekzistas, ĝi serĉas ene de elektitaj dosieroj.
:[amplekso]gr[ep][!]
ripetas la lastan :grep komandon. Aldono de ! malas la ŝablonon.
:h[elp]
montras helpon
:h[elp] <argumento>
Sama kiel :h <argumento> ĉe vim. Uzu vifm-<vorto> por ricevi helpon pri vifm (tab-kompletigo funkcias).
:hi[ghlight]
montras difinojn de la aktulaj kolorgrupoj en la aktuala panelo.
:hi[ghlight] <gruponomo>
montras difinojn de kolorgrupo kun la pasigita nomo.
:hi[ghlight] <gruponomo> cterm=<stilo> | ctermfg=<koloro> | ctermbg=<koloro>

agordas stilon de fontoj (cterm), malfona koloro (ctermfg) kaj fona koloro (ctermbg) por kolorgrupo kun pasigita nomo en la aktuala kolorskemo.

Eblaj valoroj de stilo (kelkaj povas esti kombinitaj):

  • bold (grasigo)
  • underline (substreko)
  • reverseinverse (inversita fona kaj malfona koloroj)
  • standout (emfazo)
  • none (neniu)

Eblaj gruponomoj:

  • Win - koloro de ĉiuj fenestroj (vidoj, dialogujoj, menuoj)
  • Border - koloro de vertialaj partoj de la kadro
  • TopLineSel - koloro de la supra linio de la aktuala panelo
  • TopLine - koloro de la supra linio de la malaktuala panelo
  • CmdLine - la kolor de komandlinio kaj stata breto
  • ErrorMsg - koloro de erarmesaĝoj en stata breto
  • StatusLine - koloro de la linio super la stata breto
  • WildMenu - koloro de la ĵokeraj eroj de menuoj
  • CurrLine - la linio en kiu troviĝas kursoro
  • Selected - koloro de elektitaj linioj
  • Directory - koloro de dosierujoj
  • Link - koloro de simbolaj ligiloj
  • BrokenLink - koloro de nefunkciantaj simbolaj ligiloj
  • Socket - koloro de kontaktoskatoloj (socket)
  • Device - koloro de blokaj kaj signaj aparatoj
  • Executable - koloro de plenumeblaj dosieroj
  • Fifo - koloro de nomhavaj duktoj

Enlaj koloroj:

  • -1default aŭ neniu - apriora aŭ diafana
  • black (nigra)
  • red (ruĝa)
  • green (verda)
  • yellow (flava)
  • blue (blua)
  • magenta (viola)
  • cyan (cejana)
  • white (blanka)

Helaj versioj estas la regulaj koloroj kun grasigo enŝaltita. Tiel sinsekvo de argumentoj ĉe :highlight gravas kaj estas pli bone agordi cterm antaŭ ceteraj por protekti ĝin de anstataŭigo de la atribuoj per ctermfgctermbg.

Ĉar uzeblas du koloroj kaj estas nur unu grasiga atribuo, ĝi efikas por ambaŭ koloroj kiam reverse atribuo estas agordita kaj vifm funkcias en konzola imitilo. Dum linuksa konzolo scipovas trakti grasigon de fona kaj malfona koloroj sendepende, pro kohereco, ĝi estas atingebla por vifm nur uzante helajn kolorojn implicite.

Ĉi-sube estas hierarkio de gruponomoj, bezonata por ĝusta uzo de la diafaneco:

StatusLine
WildMenu
Border
CmdLine
ErrorMsg
Win
Directory
Link
BrokenLink
Socket
Device
Fifo
Executable
Selected
CurrLine
TopLine
TopLineSel

none signifas aprioran koloron por kolorgrupoj de la unua hierarkia nivelo kaj diafanecon por ĉiuj ceteraj.

:his[tory]
montras liston kun vizititaj dosierujoj
:his[tory] <x>

<x> povas esti:

  • d[ir]. montras historion de dosierujoj,
  • i[nput]@ montras historion de invito (ekz. de dosierorenomado),
  • s[earch]/ montras historion de serĉado kaj serĉas pluen ĉe l klavo,
  • f[search]/ montras historion de serĉado kaj serĉas pluen ĉe l klavo,
  • b[search]? montras historion de serĉado kaj serĉas reen ĉe l klavo,
  • d]: montras historion de komandlinioj.
:if <esprimo>

komencas branĉoblokon. Komandoj estas plenumataj ĝis sekva kongrua :else:endif, se la <esprimo> pasigas nenulon, alikaze ili estas neplenumataj. Vidu ankaŭ :else kaj :endif.

Ekzemple:

:if $OS == 'Windows_NT'
    " Windows parto.
    " ekz. :cd 'c:'
:else
    " \*niksa parto
    " ekz. :cd '/'
:endif
:invert
inversigas la aktualan filtrilon. Sama kiel :filter!.
:invert?
montras informon ĉu aktuale uzata filtrilo estas inversigita. Vidu :filter?.
:jobs
montras menuon kun aktuale rulantaj fonaj procezoj.
:let <$MED_VAR> = <espr>

agordas valoron de la variablo.

Averto

agordante valoron de variablo al malplena teksto en MS Windows, forigas ĝin.

:let <$MED_VAR> .= <espr>

postgluas la provizitan valoron al la aktuala valoro de la variablo.

La <espr> povas esti teksto inter citiloj aŭ apostrofoj, la sistema variablo, voko de funkcio aŭ kunmeto de iu el ili en ajna ordo uzante . operatoron. Ĉiuj spacetoj estas malatentataj.

:locate <dosieronomo>
uzas locate komandon por montri fenestron kun listo kun dosiernomoj. Elektante dosieron el la listo, reŝargas liston de la aktuala panelo por montri la elektitan dosieron.

Noto

por uzi locate komandon en MS Windows, oni devas aparte instali programon locate (ekz. de http://gnuwin32.sourceforge.net/packages/findutils.htm) kaj ĝi estu akirebla laŭ sistema vojo $PATH.

:locate
ripetas la lastan :locate komandon.
:map <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en normala kaj viduma reĝimoj.
:map! <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en komandlinia reĝimo.
:cmap <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en komandlinia reĝimo.
:mmap <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en menua reĝimo.
:nmap <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en normala reĝimo.
:qmap <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en rigarda reĝimo.
:vmap <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en viduma reĝimo.
:cm[ap]
listigas ĉiujn klavkombinajn mapigojn de komandlinia reĝimo.
:mm[ap]
listigas ĉiujn klavkombinajn mapigojn de menua reĝimo.
:nm[ap]
listigas ĉiujn klavkombinajn mapigojn de normala reĝimo.
:qm[ap]
listigas ĉiujn klavkombinajn mapigojn de rigarda reĝimo.
:vm[ap]
listigas ĉiujn klavkombinajn mapigojn de viduma reĝimo.
:cm[ap] <komenco>
listigas ĉiujn klavkombinajn mapigojn de komandlinia reĝimo kiuj komencas per <komenco>.
:mm[ap] <komenco>
listigas ĉiujn klavkombinajn mapigojn de menua reĝimo kiuj komencas per <komenco>.
:nm[ap] <komenco>
listigas ĉiujn klavkombinajn mapigojn de normala reĝimo kiuj komencas per <komenco>.
:qm[ap] <komenco>
listigas ĉiujn klavkombinajn mapigojn de rigarda reĝimo kiuj komencas per <komenco>.
:vm[ap] <komenco>
listigas ĉiujn klavkombinajn mapigojn de viduma reĝimo kiuj komencas per <komenco>.
:no[remap] <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en normala kaj viduma reĝimoj kaj malebligas mapigadon de <klavkomb2>.
:no[remap]! <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en normala reĝimo kaj malebligas mapigadon de <klavkomb2>.
:cno[remap]! <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en komandlinia reĝimo kaj malebligas mapigadon de <klavkomb2>.
:mn[oremap]! <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en menua reĝimo kaj malebligas mapigadon de <klavkomb2>.
:nn[oremap]! <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en normala reĝimo kaj malebligas mapigadon de <klavkomb2>.
:qn[oremap]! <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en rigarda reĝimo kaj malebligas mapigadon de <klavkomb2>.
:vn[oremap]! <klavkomb1> <klavkomb2>
mapigas <klavkomb1> klavkombinon al <klavkomb2> klavkombino en viduma reĝimo kaj malebligas mapigadon de <klavkomb2>.
:unm[ap] <klavkomb1>
forigas mapigon de <klavkomb1> klavkombino de normala kaj viduma reĝimoj.
:unm[ap]! <klavkomb1>
forigas mapigon de <klavkomb1> klavkombino de komandlinia reĝimo.
:cu[nmap] <klavkomb1>
forigas mapigon de <klavkomb1> klavkombino de komandlinia reĝimo.
:mu[nmap] <klavkomb1>
forigas mapigon de <klavkomb1> klavkombino de menua reĝimo.
:nu[nmap] <klavkomb1>
forigas mapigon de <klavkomb1> klavkombino de normala reĝimo.
:qu[nmap] <klavkomb1>
forigas mapigon de <klavkomb1> klavkombino de rigarda reĝimo.
:vu[nmap] <klavkomb1>
forigas mapigon de <klavkomb1> klavkombino de viduma reĝimo.
:[<amplekso>]ma[rk][?] <x> [</plena/vojo>] [<dosiernomo>]
kreas markon <x> (a-zA-Z0-9) ĉe </plena/vojo>. Apriore estas uzata la aktuala dosierujo. Se neniu dosiernomo estas provizita kaj la </plena/vojo> estas la aktuala dosierujo, tiam la lasta dosiero el la <amplekso> estas uzata. Akceptas makroojn. Demandosigno protektas komandon anstataŭigi ekzistantajn markojn.
:marks
montras liston de markoj.
:marks <listo> ...
montras enhavon de markoj de la pasigita listo.
:mes[sages]
montras liston de mesaĝoj de vifm (ĝis 50).
:mkdir[!] <dosierujo> ...
kreas dosierujojn kun pasigitaj nomoj. ! kaŭzas kreadon de supra dosierujo se bezonata. Makroos estas etendataj.
:[<amplekso>]m[ove][!?][ &]
movas dosierojn en la dosierujo de la malaktiva panelo. Kun ? vifm malfermas vi por redakti dosiernomojn. ! devigas anstataŭigon.
:[<amplekso>]m[ove][!] <vojo>[ &]
movas dosierojn en la pasigitan dosierujon (absolutan aŭ relativan de malaktuala dosierujo). Kun ? vifm malfermas vi por redakti dosiernomojn. ! devigas anstataŭigon.
:[<amplekso>]m[ove][!] <nomo1> <nomo2> ...[ &]
movas dosierojn en la dosierujon de la malaktiva panelo ŝanĝante nomojn de sinsekvaj dosieroj al la pasigitaj. ! devigas anstataŭigon.
:noh[lsearch]
nuligas elekton de la aktiva panelo.
:norm[al][!] <komandoj>
plenumas komandojn de normala reĝimo. Se ! estas pasigita, mapigoj ne estas uzataj. Se la lasta komando estas nefinita, ĝi estos ĉesigita kvazaŭ Esk Stir-c estus premita. Ankaŭ : devintus esti kompleta. Komando ne povas komenciĝi per spacetoj, tial aldonu kvantoron 1 (unu) antaŭ ĝi.
:on[ly]
montras nur la aktualan dosierujon en la panelo (fermas la malaktualan panelon).
:popd
forigas dosierujojn de la stako. Vidu :dirs.
:pushd[!] </aktuala/dos> [</malaktuala/dos>]
aldonas la pasigita(j)n dosierujojn al la stako kaj prilaboras la argumentojn kiel :cd komando.
:pushd
interŝanĝas la du plej suprajn elementoj de la stako de dosierujoj. Vidu :dirs.
:pw[d]
montras la aktualan dosierujon.
:q[uit][!]
ĉesigas vifm (oni aldonu ! se ne volas konservi ŝanĝojn nek kontroli ĉu en fono plu rulas komandoj). Vidu :xit.
:[<amplekso>]y[ank] [<reĝistro>] [<kvant>]
kopias dosierojn en reĝistron. Vidu sekcion reĝistroj.
:ls
montras liston de fenestroj de screen programo (nur se screen estas uzata). Vidu pli ĉe :screen.
:reg[isters]
montras liston kun enhavo de reĝistroj.
:reg[isters] <listo> ...
montras enhavon de listitaj reĝistroj, ekz. :registers "az montras enhavojn de , a kaj z reĝistroj.
:[<amplekso>]rename[!]
renomas dosiernomojn uzante vi por redakti la nomojn. ! igas komandon ruli ankaŭ en subdosierujoj.
:[<amplekso>]rename <nomo1> <nomo2> ...

alinomu sinsekve ĉiu(j)n dosiero(j)n al la provizitaj nomoj.

Vidu cw ĉe sekcio Aldonaj klavkombinoj de normala reĝimo.

:restart
malŝargas multon (historion, komandojn, k.s.), relegas vifminfo kaj vifmrc kaj rulas startigajn komandojn provizitaj kiel argumentoj, perdante tiel ĉiujn nekonservitajn ŝanĝojn (ekz. la plej lastan historion kaj klavkombinojn de la aktuala sesio).
:[<amplekso>]restore
restaŭras dosieron de la rubuja dosierujo (ne funkcias en alia dosierujo). Vidu sekcion Rubuja dosierujo sube.
:screen
baskulas uzon de programo screen. Apriora agordo malŝaltas uzon de programo screen. La screen programo uzas pseŭdoterminalon por ebligi uzantojn uzi plurajn fenestrojn en konzolo aŭ en unuopa xterm. Rulante vifm kun screen opcio ŝaltita, kaŭzas vifm malfermi novan fenestron por ĉiu redaktata dosiero aŭ funkciigata programo. La opcio postulas screen en versio 3.9.9 aŭ pli novan por screen -x argumento.
:screen?
montras ĉu screen estas uzata.
:se[t]
montras ĉiujn opciojn kies valoroj diferencas de la aprioraj.
:se[t] all
montras ĉiujn opciojn.
:se[t] opc1=val1 opc2='val2' opc3="val3" ...

agordas al opcioj, provizitajn valorojn. Oni povas uzi la jenan sintakson:

  • por ĉiuj opcioj - <opcio>, <opcio>? kaj <opcio>&
  • por buleaj opcioj - no<<opcio>>, inv<<opcio>> kaj <<opcio>>!
  • por entjeraj opcioj - <opcio>=x, <opcio>+=x kaj <opcio>-=x
  • por tekstaj opcioj - <opcio>=x
  • por tekstaj listoj - <opcio>=x, <opcio>+=x kaj <opcio>-=x
  • por listigitaj opcioj - <opcio>=x, <opcio>+=x kaj <opcio>-=x
  • por agordaj opcioj - <opcio>=x, <opcio>+=x kaj <opcio>-=x

signifo:

  • <opcio> - agordas (ŝaltas) la opcion (por buleo) aŭ montras ĝian valoro (por ceteraj)
  • no<opcio> - malŝaltas la opcion
  • inv<opcio> - aliigas la staton de la opcio
  • <opcio!> - aliigas la staton de la opcio
  • <opcio?> - montras valoron de la opcio
  • <opcio&> - reŝargas la aprioran valoron de la opcio
  • <opcio>=x<opcio>:x - agordas la valoron de la opcio al x
  • <opcio>+=x - aldonas x al la valoro de la opcio
  • <opcio>-=x - forigas (aŭ subtrahas) x de la opcio

Opcionomo povas esti antaŭita kaj malantaŭigita per spacetoj.

:sh[ell]
funkciigas ŝelon. Vidu shell.
:sor[t]
montras menuon kun diversaj manieroj ordigi la dosierojn de kiu oni povas elekti la ĉefan ordigan ŝlosilon. Se viewcolumns malplenas kaj lsview estas malŝaltita, ŝanĝo de ĉefa ordiga ŝlosilo ŝanĝas ankaŭ aspekton de la panelo (precipe la dua kolumno de la panelo estas ŝanĝata).
:so[urce] <dosiero>
legas komandliniajn komandojn de la provizita dosiero.
:split
dividas fenestron horizontale. Vidu ankaŭ Stir-W S en sekcio Rigarda reĝimo. Komparu kun :vsplit.
:sp[lit]!
baskulas horizontalan dividon de la fenestro.
:sp[lit] <vojo>
dividas fenestron horizontale kaj en malaktiva panelo malfermas la pasigitan dosierujon (absolutan aŭ relativan de aktuala dosierujo).
:[<amplekso>]s[ubstitite]/<ŝablono>/<teksto>/[<flagoj>]

por ĉiu dosiernomo en la <amplekso> anstataŭas <ŝablono>n per <teksto>.

La <teksto> povas enhavi 0 ... 9 reprezentantajn kongruajn grupojn (0 - ĉiuj kongruoj, 1 - unua grupo, ktp.).

Disponeblaj <flagoj>:

  • i - malatenti usklecon (opcioj ignorecase kaj smartcase estas malatentataj)
  • I - atenti usklecon (opcioj ignorecase kaj smartcase estas malatentataj)
  • g - anstataŭigi ĉiujn kongruaĵojn en ĉiu dosiernomo (ĉiu g baskulas konduton)
:[<amplekso>]s[ubstitute]//<teksto>/[<flagoj>]
uzas la lastan <ŝablono>n.
:[<amplekso>]s[ubstitute]
ripetas la lastan substitute komandon.
:sync [<relativa_vojo>]
ŝanĝas la malaktualan panelon al la aktuala dosierujo aŭ al la pasigita vojo relativa al la aktuala dosierujo. Uzo de makrooj estas permesita.
:touch <dosiero>...
kreas dosierojn kun provizitaj nomoj. Ĉesigas ĉe eraro kaj ne ĝisdatigas tempon de la ekzistantaj dosieroj. Makrooj estas etendataj.
:[<amplekso>]tr/<ŝablono>/<teksto>/

por ĉiu dosiernomo en la <amplekso> anstataŭas simbolojn de`<ŝablono>`n per sensekvaj simboloj de <teksto>. Se la <tekstro> estas malpli longa ol <ŝablono>, por superaj simboloj de <teksto> estas uzata la lasta simbolo de <ŝablono>.

La <teksto> povas enhavi 0 ... 9 reprezentantajn kongruajn grupojn (0 - ĉiuj kongruoj, 1 - unua grupo, ktp.).

:undol[ist]
montras liston de lastaj ŝanĝoj. Aldonu ! por vidi komandojn.
:unl[et][!] <$MED_VAR1> <$MED_VAR2> ...
forigas medivariablo(j)n. Aldonu ! por malatenti erarojn pri ne ekzistantaj variabloj.
:ve[rsion]
montras menuon kun informon pri versio de vifm.
:vifm
sama kiel :version.
:vie[w]
baskulas rigardon de dosiero.
:vie[w]!
ŝaltas rigardon de dosiero.
:volumes
nur por MS Windows montras menuon kun listo de portiloj (diskoj). Premante l (aŭ Enigo) malfermas la elektitan portilon en la aktiva panelo.
:vs[plit]
dividas fenestron vertikale. Vidu ankaŭ Stir-W V en sekcio Rigarda reĝimo. Komparu kun :split.
:vs[plit]!
baskulas vertikalan dividon de la fenestro.
:vs[plit] <vojo>
dividas fenestron vertikale kaj en malaktiva panelo malfermas la pasigitan dosierujon (absolutan aŭ relativan de aktuala dosierujo).
:windo [<komando>...]
Plenumas <komando>n por ĉiu panelo (sama kiel :winrun % <komando>).
:winrun <tipo> [<komando>...]

Plenumas <komando>n por panelo difinita per <tipo>:

  • ^ - supra/maldekstra panelo
  • $ - suba/dekstra panelo
  • % - ĉiuj paneloj
  • . - aktuala panelo
  • , - malaktuala panelo
:w[rite]
konservas vifminfo dosieron (aldonu ! por devigi konservon eĉ se agordoj ne ŝanĝis).
:wq[!]
sama kiel :quit sed ! nur forigas kontrolon ĉu en fono plu rulas komandoj.
:x[it][!]
ĉesas vifm (aldonu ! se oni ne volas konservi ŝanĝojn). Vidu :quit

Amplekso

La disponeblaj amleksoj:

  • 2,3 - de la dua ĝis la tria dosiero de la listo (inkluzive)
  • % - ĉiuj dosieroj de la dosierujo
  • . - la aktuala dosiero
  • $ - la lasta dosiero de la listo
  • ‘t - pozicio de la marko t

Ekzemploj

:%delete

forigas ĉiujn dosierojn de la listo

:2,4delete

forigas dosierojn 2 ĝis 4 de la listo

:.,$delete

forigas dosierojn de la aktuala ĝis la lasta de la aktuala listo.

:3delete4

forigas dosierojn je pozicioj 3, 4, 5 kaj 6.

Se estas provizita retra amplekso :4,2delete, vifm vidigos mesaĝon kun demando pri plenumo.

La integritaj komandoj kiuj akceptas ampleksojn estas :delete kaj :yank.

Komandaj makrooj

La komandaj makrooj povas esti uzataj en komandoj de uzanto.

%a
Argumentoj provizitaj de uzanto. Se tiuj enhavas makroojn, ili estas etendataj antaŭ anstataŭo de %a.
%c%”c
La aktuala (sub kursoro) dosiero en la aktuala panelo.
%C%”C
La dosiero sub kursoro en la malaktuala panelo.
%f%”f
Ĉiuj elektitaj dosieroj de la aktuala panelo.
%F%”F
Ĉiuj elektitaj dosieroj de la malaktuala panelo.
%b
Sama kiel %f %F
%”b
Sama kiel %”f %”F.
%d%”d
Plena vojo de la aktuala dosierujo.
%D%”D
Plena vojo de la malaktuala dosierujo.
%m
Montras eligon de la komando.
%M
Sama kiel %m sed l (aŭ Enigo) klavoj funkcias kiel ĉe :locate kaj :find komandoj.
%S
Montras eligon de la komando en la stata breto.
%s
Plenumas komandon en dividita ekrano (malatentata se uzata sen screen). Vidu ĉe :screen.
%i
Entute malatentas eligon de komando.

Uzu %% se oni bezonas uzi procentosignon en la komando.

Noto

%m, %M, %s, %S kaj %i estas ekskluzivaj. Nur la lasta uzita en la komando efikas.

En makrooj %c, %C, %f, %F, %b, %d kaj %D, oni povas uzi modifiloj:

  • :p - plena vojo
  • :u - UNC nomo de la vojo (ekz. \servilo en \servilokomuna). Ĉe MS Windows etendiĝas al nomo de komputilo por ne-UNC vojoj.
  • :~ - relative de la hejma dosierujo
  • :. - relative de la aktuala dosierujo
  • :h - vojkomenco de la dosiero
  • :t - vojfino de la dosiero
  • :r - komenco de la dosiernomo (sen la lasta finaĵo)
  • :e - finaĵo de la dosiernomo (la lasta)
  • :s?<ŝabl>?<anst>? - anstataŭas la unuan aperon de <ŝabl> per <anst>. Oni povas uzi ajnan simbolon anstataŭ ? sed ĝi ne povas aperi en <ŝabl> nek en <anst>.
  • :gs?<ŝabl>?<anst>? - kiel :s, sed anstataŭas ĉiujn aperonj de <ŝabl> per <anst>.

Vidu :h filename-modifiers en vim dokumentaro por detala priskribo.

Uzo de %x signifas etendon de la makroo nuligante ĉiujn signojn kun speciala signifo. Kaj %”x signifas uzon de duobla citiloj kaj nuligon nur signojn de deklivoj \ kaj duoblaj citiloj, kio multe uzeblas ĉe MS Windows.

Pozicio kaj nombro (se iu) da %m, %M, %S%s makroojn en la komando ne gravas. Ĉiuj aperoj estos forigitaj el la rezulta komando.

%c kaj %f makroj etendiĝas al nuraj dosiernomoj, dum %C kaj %F etendiĝas la plenaj vojoj. Konduto de %f kaj %F aplikas same ĉe %b.

:com move mv %f %D

agordas komandon :move movi ĉiujn elektitajn dosierojn de la aktuala dosierujo en la malaktualan dosierujon.

La %a makroo enigas ĉiujn provizitajn parametrojn en la komandon. Ĉiuj argumentoj estas konsiderataj nedevigaj.

:com lsl !!ls -l %a

agordas komandon :lsl plenumi ls -l kun aŭ sen parametroj. Tiel:

:lsl<Return>

listigos enhavon de la aktuala dosierujo. Kaj

:lsl <dosiernomo><Return>

listigos nur la provizitan dosiernomon.

La makrooj povas esti uzataj ankaŭ vokante komandojn en komandlinia reĝimo:

:!mv %f %D

movus elektitajn dosierojn de la aktuala dosierujo en la malaktualan dosierujon.

Aldono de & kaŭzas ke komando estos plenumita en la fono laŭ kompreno de ŝelo. Normale, oni volas ruli du specojn de eksternaj komandoj en la fono:

  • grafikaj aplikaĵoj kiuj blokas vifm (ekz. :!sxiv %f $);
  • konzolaj komandoj kiuj ne kunlaboras kun terminalo (ekz. :!mv %f %D &).

Oni ne volas ruli tiel terminalajn komandojn kiuj postulas enigon aŭ kreas eligon ĉar tio malordigos interfacon de vifm. Ĉiukaze oni rulus tian komandon, oni povas uzi Stir-l por ĝisdatigi aspekton de vifm.

Tiel la supra ekzemplo kun makrooj kaj uzo de finigado aspektas jene:

:!mv %f %D &

Noto

%m, %M, %s, %S kaj %i havas pli altan prioritaton ol &. Tial komando enhavanta almenaŭ unu el ili, ne povas esti fonigita kaj ` &` ĉe la fino estos simple malatentita.

Fonigado de komandoj

Kopiado kaj movado postulas multe da tempo por efektivigi. Tial vifm subtenas fonigadon de tiuj du komandoj. Por ruli :copy, :move:delete komandojn en fono, simple aldonu ` &` ĉe la fino de la komando.

Por ĉiu fonigita operacio estas kreata fadeno. Aktuale la tasko ne povas esti haltigita nek paŭzita.

Oni povas listigi ĉiujn plu rulantajn komandojn en :jobs menuo. Fonigitaj komandoj havas plenumindikilon anstataŭ procesidentigilon ĉe la komenco de la linio.

Fonaj operacioj ne povas esti malfaritaj.

Opcioj

Lokaj opcioj
Ili estas speco de opcioj limigitaj je difinita panelo. Tiel oni povas agordi kreskan ordigon por maldekstra panelo kaj malkreskan ordigon por la dekstra.
autochpos
tipo:buleo
apriore:“true”

Se malebligita, vifm lokas kursoron ĉe la unua linio de la panelo post :cd kaj :pushd komandoj anstataŭ en konservita pozicio. Ĝia malebligo igas vifm forigi anakŭ informojn pri pozicio de kursoro en historio de :cd kaj :pushd (kaj dum startigo, se autochpos estas malebligita en vifmrc dosiero). l klavo en :history menuo estas traktata kiel :cd komando. Tiu opcio influas markojn kiuj ne konservos lokojn de dosierojn.

columnsco
tipo:entjero
apriore:larĝo de la terminalo dum startigo

Larĝo de terminalo kalkulata en signoj. Vidu ankaŭ lines.

Ekzemple :set columns=120 ŝanĝas larĝon de la fenestro al 120 signoj.

classify
tipo:listo de tekstoj
apriore:”:dir:/”

Difinas prefiksojn kaj sufiksojn de dosiernomoj depende de dosiertipo. La formo estas [<prefikso>]:<dosiertipo>:[<sufikso>]. La <prefikso><sufikso> aŭ ambaŭ povas manki (kio estas apriora por ĉiuj nedifinitaj dosiertipoj), kio signifas malplanajn <prefokso>n kaj/aŭ <afikso>n. La <prefikso> kaj <sufikso> devas konsisti el precize unu signo. Sinsekvaj elementoj estu disigataj per komo. Nek prefikso nek afikso fariĝas parto de la dosiernomo, do ili neniel influas komandojn rulantajn laŭ dosiernomoj. Komo (,) ne povas esti uzita. Listo de nomoj de dosiertipoj troveblas ĉe filetype() funkcio.

confirmcf
tipo:buleo
apriore:“true”

Difinas ĉu vifm petu konfirmon ĉe forigo de dosieroj (D:delete komandoj kaj ĉe malfaro).

cpo[ptions]
tipo:teksto
apriore:“st”

Enhavas aron de unuliteraj flagoj. Ĉiu flago ebligas funkciadon de malnova versio de vifm.

Flagoj:

  • s se ekzistas, yy, dd kaj DD komandoj de normala reĝimo, efikas por elektitaĵoj, alikaze ĝi efikas nur por aktuala dosiero;
  • t se ekzistas, Tab (tiam Stir-i) funkcias same kiel Spaceto ŝanĝante aktivan panelon, alikaze Tab kaj Stir-i iras al la sekva dosierujo en la historio (vidu :history).
dotdirs
tipo:aro
apriore:“nonrootparent”

Kontrolas vidigadon de punkto-dosierujoj. Eblas jenaj valoroj:

  • rootparent - vidigas ../ en radika dosierujo de la dosiersistemo,
  • nonrootparent - vidigas ../ en ne-radika dosierujo de la dosiersistemo.

Noto

malplenaj dosierujoj ĉiam enhavas ../ eron, ne gravas la valoro de tiu ĉi opcio. ../ malaperos kiam almenaŭ unu elemento estos kreita en la dosierujo.

fastrun
tipo:buleo
apriore:“true”

Ŝaltante la opcion, oni povas ruli parte entajpitajn, unusencajn komandojn komenciĝantajn per :! (ekz. :!te anstataŭ :!terminal:te<Tab>.

fusehome
tipo:teksto
apriore:“($TMPDIR | $TEMP | $TEMPDIR | $TMP)/vifm_FUSE/”

Dosiero uzta kiel radika dosierujo por FUSE surmetoj. Se oni ŝanĝas tiun ĉi opcion, vifm nenion resurmetas - ĝi afektas nur la ontajn surmetojn. Vidu sekcion Aŭtomataj FUSE surmetoj sube por pli da informoj.

gdefaultgd
tipo:buleo
apriore:“false”

Se ŝaltita, la g flago de :substitute estas apriora.

historyhi
tipo:entjero
apriore:15

Maksimuma nombro da dosierujoj, linioj de invito, komandlinioj kaj serĉo konservataj en historioj. Vidu :history.

hlsearchhls
tipo:buleo
apriore:“true”

Emfazas ĉiujn trovojn de serĉado. Vidu / kaj ? en sekcio Rigarda reĝimo.

iec
tipo:buleo
apriore:“false”

Uzas KiB, MiB, ktp. anstataŭ KB, MB, ktp.

ignorecaseic
tipo:buleo
apriore:“false”

Ignoras usklecon en serĉoŝablonoj (:substitute, / kaj ? komandoj) kaj post f kaj F komandoj. Ĝi ne influas la filtradon.

Vidu ankaŭ smartcase.

incsearch is
tipo:buleo
apriore:“false”

Se ĝi estas ŝaltita, dumtajpa serĉado estas uzata.

laststatusls
tipo:buleo
apriore:“true”

Difinas videblecon de la statobreto.

lines
tipo:entjero
apriore:alto de la terminalo dum startigo

Alto de terminalo kalkulata en signoj. Vidu ankaŭ columns.

Ekzemple :set lines=50 ŝanĝas alton de la fenestro al 50 linioj

lsview
tipo:buleo
apriore:“false”
tipo:loka

Se tiu ĉi opcio estas ŝaltita, vifm vidigos enhavon de dosieroj en maniero de ls -x maniero. Vidu sekcion ls-simila aspekto.

rulerformatruf
tipo:teksto
apriore:“%=%l-%S “

Difinas enhvavon de liniilo. Ĝi larĝas je 13 signoj kaj estas ĝisrandigita dekstren. La jenaj makrooj povas esti uzitaj:

  • %l - dosiernumero en la panelo
  • %L - nombro de ĉiuj dosieroj en la panelo (kun filtritaj)
  • %- - nobro da filtritaj dosieroj en la panelo
  • %S - nombro de vidigitaj dosieroj
  • %= - punkto de disigo inter partoj ĝisrandigitaj maldekstren kaj dekstren
  • %% - procentosigno.

Aldonu - antaŭ minimuma kampo se oni volas ĝin esti ĝisrandigita dekstren, ekzemple:

set rulerformat="%=%2l-%S [%L] "
runexec
tipo:buleo
apriore:“false”

Difinas ĉu ruli plenumeblajn dosierojn ĉe Enigol.

scrollbindscb
tipo:buleo
apriore:“false”

Se ŝaltita, vifm provas rulumi ambaŭ panelojn kune.

scrolloffso
tipo:entjero
apriore:0

Minimuma nombro de linioj vidigataj super kaj sub la kursoro dum rulumado. Se oni volas ke la kursoro ĉiam estu meze de panelo (krom ĉe komenco kaj fino de dosierlisto), agordu al la opcio grandan valoron (ekz. 999).

shellsh
tipo:teksto
apriore:“$SHELL” aŭ “sh” aŭ “cmd” (ĉe MS Windows)

Plena vojo al ŝelo por funkciigi eksterajn komandojn. Vidu :command kaj :shell.

slowfs
tipo:teksto
apriore:“”

Nur ĉe *nikso. Listo de komencoj de nomoj de surmetiloj de dosiersitemoj (unua kolumno de //etc//mtab//proc//mounts) kiuj funkciaj tro malrapide. Tiu ĉi opcio povas esti uzata por malpermesi al vifm fari petojn de difinitaj specoj de dosiersistemoj kiuj povas malrapidigi dosieresploradon. Aktuale ĝi signifas malŝalton de kontrolo ĉu la dosierujo ŝanĝiĝis kaj ĉu celo de ligilo ekzistas.

smartcasescs
tipo:buleo
apriore:“false”

Uzebla nur kun ignorecase opcio ŝaltita - ĝi transpasas la ignorecase opcion se serĉoŝablono enhavas almenaŭ unu majusklan literon. Ĝi ne influas la filtradon.

sort
tipo:listo de tekstoj
apriore:“+name” (ĉe *nikso) kaj “+iname” (ĉe MS Windows)
tipo:loka

Difinas liston de ordigaj ŝlosiloj (unua ero estas la ĉefŝlosilo, la dua estas la kromŝlosilo, ktp.):

  • [+-]ext - ordigas laŭ dosierfinaĵo
  • [+-]name - ordigas laŭ dosiernomo (inkluzivante la dosierfinaĵon)
  • [+-]iname - ordigas laŭ dosiernomo (inkluzivante la dosierfinaĵon, malatentas ekslecon)
  • [+-]gid - ordigas laŭ grupoidentigilo (nur ĉe *nikso)
  • [+-]gname - ordigas laŭ gruponomo (nur ĉe *nikso)
  • [+-]mode - ordigas laŭ atingopermeso (nur ĉe *nikso)
  • [+-]uid - ordigas laŭ uzantoidentigilo (nur ĉe *nikso)
  • [+-]uname - ordigas laŭ uzantonomo (nur ĉe *nikso)
  • [+-]size - ordigas laŭ dosiergrando
  • [+-]atime - ordigas laŭ tempo de atingo
  • [+-]ctime - ordigas laŭ tempo de ŝanĝo
  • [+-]mtime - ordigas laŭ tempo de modifo

+ signifas kreskan ordigon por la koncerna ŝlosilo kaj - signifas malkreskan ordigon

Se name (iname ĉe MS Windows) mankas, ĝi estas aŭtomate aldonata ĉe la fino.

Se viewcolumns malplenas, aspekto de la panelo kongruas la ĉefan ordigan ŝlosilon.

sortnumbers
tipo:buleo
apriore:“false”
tipo:loka

Natura ordigo de (versio)nombroj en dosiernomoj.

statuslinestl
tipo:teksto
apriore:“”

Difinas enhavon de la statobreto (la linio tuj super komandolinio). Malplena teksto signifas uzon d formon de antaŭa versio. La subaj makrooj estas subtenataj:

  • %t - dosiernomo
  • %A - ecoj de la dosiero (permesoj en *nikso kaj atribuoj en MS Windows).
  • %u - uzantonomo aŭ uid (se la nomo ne povas esti determinita)
  • %g - gruponomo aŭ gid (se la nomo ne povas esti determinita)
  • %s - dosiergrandeco en homlegebla formo
  • %E - grandeco de elektitaj dosieroj en homlegebla formo, same kiel %s kiam neniu dosiero estas elektita, krom ke ĝi neniam montras grandecon de ../ en viduma reĝimo, ĉar ĝi ne povas esti elektita
  • %d - dato de dosierŝanĝo (uzas timefmt opcion)
  • ĉiuj makrooj de rulerformat.

Procentosigno povas esti sekvata per maldeviga minumuma kampograndeco. Aldonu - antaŭ minimuma kampo se oni volas ĝin esti ĝisrandigita dekstren, ekzemple:

set statusline="  %t%= %A %10u:%-7g %15s %20d "

Ĉe MS Windows, dosieratribuoj enhavas jenajn flagojn (majuskleco signifas ke la opcio estas ŝaltita):

  • A - arĥiva
  • H - kaŝita
  • I - enhavo ne estas indeksita
  • R - nurlega
  • S - sistema
  • C - densigita
  • D - dosierujo
  • E - ĉifrita
  • P - reparse point (ekz. simbola ligilo)
  • Z - sparse file
sortorder
tipo:teksto el listo
apriore:“ascending”

Difinas ordigon per ĉefŝlosilo: “ascending” (kreska) aŭ “descending” (malkreska).

tabstopts
tipo:entjero
apriore:valoro el curses biblioteko

Nombro de spacetoj reprezentantajn Tabon.

timefmt
tipo:teksto
apriore:” %m/%d %H:%M”

Formo de tempo en dosierolisto. Vidu man dateman strftime por detaloj.

timeoutlentm
tipo:entjero
apriore:1000

Nombro da milisekundoj atendataj por mapigita klavo se antaŭe premita klavo ne estas unusenca.

trash
tipo:buleo
apriore:“true”

Agordas uzon de rubuja dosierujo. Vidu sekcion rubuja dosierujo sube.

trashdir
tipo:teksto
apriore:“$HOME/.vifm/Trash”

Agordas vojon al rubuja dosierujo. Se ĝi ankoraŭ ne ekzistas, vifm provos ĝin krei. Vidu sekcion rubuja dosierujo sube.

undolevelsul
tipo:entjero
apriore:100

Maksimumo nombro de ŝanĝoj kiujn oni povas malfari.

vicmd
tipo:string
apriore:“vim”

Komando por funkciigi vi. Kajsigno ĉe la fino de la komando (ne gravas ĉu prefiksita per spaceto ĉu ne) signifas funkciadon en fono.

viewcolumns
tipo:teksto
apriore:“”
tipo:loka

Listo de kolumnoj vidigataj en panelo. Se tiu ĉi opcio malplenas, la vidigataj kolumnoj estas difinitaj aŭtomate surbaze de ordigaj ŝlosiloj (vidu opcion sort). Enhavo de tiu ĉi opcio estas malatentata se lsview estas ŝaltita. Vidu Aspekto sekcion suben por priskribo de formato.

vixcmd
tipo:teksto
apriore:valoro de vicmd

Komando por funkciigi vi en X grafika sistemo. Kajsigno ĉe la fino de la komando (ne gravas ĉu prefiksita per spaceto ĉu ne) signifas funkciadon en fono.

vifminfo
tipo:aro
apriore:“bookmarks”

kontrolas kion vifm konservas en $VIFM/vifminfo dosiero.

  • options - ĉiuj opcioj kiuj pova esti agorditaj per :set komando
  • filetypes - kunligitaj programoj kaj legiloj
  • commands - komandoj difinitaj per uzanto (vidu :command)
  • bookmarks - legosignoj, krom la specialaj kiel '< kaj '>
  • tui - stato de la interfaco (ordigo, nomro da paneloj, stato de rigarda reĝimo, aktuala rigardo)
  • dhistory - historio de vizititaj dosierujoj
  • state - filtriloj kaj stato de ekrana programo
  • cs - kolorskemo
  • savedirs - laste vizitita dosierujo (bezonas dhistory)
  • chistory - historio de komandoj de komandlinia reĝimo
  • shistory - historio de serĉado (/ kaj ? komandoj)
  • dirstack - dosieruja stako
  • registers - enhavo de reĝistroj
  • phistory - historio de komandlinio

Vidu pli ĉe :set komando.

Ekzemploj:

set vifminfo+="tui"

set vifminfo="options,filetypes,commands,bookmarks,tui,state,cs,chistory,shistory,dirstack,registers,phistory"
vimhelp
tipo:buleo
apriore:“false”

Uzas helpon en vim formato.

wildmenuwmnu
tipo:buleo
apriore:“false”

Kontrolas ĉu eblaj kongruoj de kompletigo estas montrataj super la komandlinio (vidu: ĉe komandlinia reĝimo).

wrap
tipo:buleo
apriore:“true”

Kontrolas ĉu faldi liniojn de teksto en rigarda reĝimo.

wrapscanws
tipo:buleo
apriore:“true”

Serĉado ĉirkaŭfluas finon de la listo.

Mapigoj

Ĉar ne facilas pasigi specialajn signojn en komandoj, estas difinitaj kelkaj specialaj makroklavoj kiujn oni povas uzi anstataŭe:

  • <cr> eniga klavo.
  • <bs> retropaŝa klavo.
  • <tab>, <s-tab> taboklavo kaj Taboklavo kun ŝovklavo (majuskliga klavo)
  • <esc>, <space>, <home>, <end>, <left>, <right>, <up>, <down>, <pageup>, <pagedown> Eskapa klavo, spaceto, hejmen, finen, maldekstren, ktp.
  • <del><delete> foriga klavo. <del> kaj <delete> estas diversaj kodoj sed <delete> estas pli ofta
  • <c-a>, <c-b>, ..., <c-z>, <c-[>, <c->, <c-]>, <c-^>, <c-_> stirklavo kun alia klavo
  • <a-a>, <a-b> , ..., <a-z><m-a>, <m-b>, ..., <m-z> alterna (meta) klavo kun alia klavo
  • <a-c-a>, <a-c-b>, ..., <a-c-z><m-c-a>, <m-c-b>, ..., <m-c-z> (nur ĉe *nikso) alterna (meta) klavo kun stirklavo kaj kun alia klavo
  • <f0> - <f63> funkciaj klavoj
  • <c-f1> - <c-f12> (nur ĉe MS Windows) stirklavo kun funkciaj klavoj
  • <a-f1> - <a-f12> (nur ĉe MS Windows) alterna (meta) klavo kun funkciaj klavoj
  • <s-f1> - <s-f12> (nur ĉe MS Windows) Ŝovklavo (majuskliga klavo) kun funkciaj klavoj.

vifm forigas ĉiujn spacetojn de komenco kaj fino de komandoj, tiel oni foje aldonu <space> ĉe la fino de <klavkomb1> ĉe mapigoj. Ekzemple:

cmap <f1> man<space>

liveros man (kun spaceto) en la komandolinion se oni premos F1 en komandlinia reĝimo.

Sintakso de esprimoj

Subtenataj esperimoj estas subaro de tiuj subtenataj de vim.

Konciza resumo de sintakso de esprimoj de malgrava ĝis plej grava:

espr1 == espr2
egala
espr1 != espr2
ne egala
espr1 . espr2 ..
kunigo de ĉenoj
"teksto"
ĉena konstanto, \ estas speciala
'teksto'
ĉena konstanto, estas duobligata
$MED_VAR
media variablo
funcio(espr1, ...)
voko de funkcio

.. indikas ke operatoroj de tiu ĉi nivelo povas esti kunigataj.

Esprimo 1

espr2 {komp} espr2

Komparas du espr2 esprimoj kaj rezulto liveras 0 se la komparo malveras, aŭ 1 se la komparo veras. {komp} povas esti:

== ĉu egala

!= ĉu ne egala

Ekzemploj:

'a' == 'a' liveras 1

'a' == 'b' liveras 0

Esprimo 2

espr3 . espr3 ..
kunigo de ĉenoj

Ekzemploj:

'a' . 'b' = ‘ab’

'aaa' . '' . 'c' = ‘aaac’

Esprimo 3

Ĉena kanstanto
"teksto"
ĉena konstanto

Noto

Estas uzataj duoblaj citiloj.

Ĉena konstanto akceptas ankaŭ specialajn signojn:

  • \b retropaŝo (<bs>)
  • \e eskapo (<esc>)
  • \n nova linio
  • \r enigo (<cr>)
  • \t tabo (<tab>)
  • \\ deklivo
  • \" duobla citilo

Ekzemploj:

"\"Saluton,\tWorld!\""

"Sal,\nĉiuj!"

Laŭlitera ĉeno
´teksto'
ĉena konstanto

Noto

Estas uzataj unuopaj citiloj.

Tiu ĉi ĉeno estas pritraktata tia kia ĝi estas. Neniu deklivo estas forigata ek havas specialan siginifon. La ununura escepto estas ke du sinsekvaj citiloj reprezentas la unu.

Ekzemploj:

'Ĉiuj\deklivoj\konserviĝas.'

'Tiu ĉi ĉeno enhavas duobligitan citilon ''ĉi tie'''

Media variablo
$MED_VAR
media variablo

La teksta valoro de ĉiu media variablo. Se ĝi ne estas difinita, ĝi liveras malplenan ĉenon.

Ekzemploj:

'Tiu ĉi estas mia $PATH env: ' . $PATH

'vifmrc el ' . $MYVIFMRC . ' stas uzata.'

Voko de funkcio
funkcio(espr1, ...)
voko de funkcio

Vidu sekcion funkcioj sube.

Ezkemploj:

"'" . filetype('.') . "'"

filetype('.') == 'reg'

Funkcioj

UZO REZULTO PRISKRIBO
filetype(<fnum>) teksto Liveras dosiertipon de la aktuala pozicio.

filetype(<fnum>)

Rezulto estas ĉeno priskribanta tipon de la dosiero kiu povas esti unu el la sekvaj:

  • exe plenumebla dosiero
  • reg simpla dosiero
  • link simbola ligilo
  • dir dosierujo
  • char bajta speciala dosiero
  • block bloka speciala dosiero
  • fifo dukto
  • sock *niksa kontaktoskatolo
  • ? nekonata dosiertipo (devintus neniam aperi)

Parametro <fnum> povas havi jenajn valorojn:

  • ‘.’ por ricevi tipon de la dosiero sub la kursoro

Startigo

Ĉe startigo vifm agordas kelkajn variablojn uzatajn dum la sesio. Ili estas difinataj laŭ la suba ordo.

Ĉe *nikso, sistema variablo $HOME estas uzata tia kia ĝi normale estas. Ĉe MS Windows vifm provas difini la aktualan hejmdosierujon laŭ la suba ordo:

  • $HOME varaiblo;
  • $USERPROFILE variablo;
  • kombino de $HOMEDRIVE kaj $HOMEPATH variabloj.

vifm provas trovi la korektan agordan dosierujon kontrolante la jenajn lokojn:

  • $VIFM variable;
  • parenca dosierujo de la plenumebla dosiero (nur ĉe MS Windows);
  • $HOME/.vifm dosierujo;
  • $APPDATA/Vifm dosierujo (nur ĉe MS Windows).

Agordi

Vidu sekcion Startigo por pli da eksplikoj pri $VIFM kaj $MYVIFMRC.

La vifmrc dosiero enhavas komandojn plenumatajn dum vifm startigo. Vidu priskribon de $MYVIFMRC viariablo por serĉalgoritmo uzata por trovi vifmrc. Uzu ĝin por fari agordojn, mapigojn, dosiertipojn, ktp. Por uzi plurliniajn komandojn, antaŭigu ĉiun sekvan linion per deklivo \ (spacetoj antaŭ la deklivo estas malatentataj sed spacetoj ce la fino de la linio estas konservataj). Ekzemple:

set
    \smartcase

egalas al setsmartcase. Dum

set<spaceto>
    \ smartcase

egalas al set  smartcase.

La $VIFM/vifminfo dosiero enhavas agordojn de la sesio. Oni povas ĝin redakti permane por ilin ŝanĝi, sed tio estas malrekomendata - anstataŭe oni redaktu vifmrc. Oni povas kontroli kiuj agordoj estos konservataj en vifminfo agordante vifminfo opcion. vifm ĉiam konservas tiun ĉi dosieron ĉe eliro (krom se vifminfo malplenas). Markoj, komandoj, vizititaj dosierujoj, dosiertipoj, dosiervidigiloj kaj reĝistroj en la dosiero kunfandas kun agordoj de vifm (kiu estas pli grava).

La $VIFM/scripts dosierujo povas enhavi ŝelajn skriptojn. vifm ŝanĝas sian $PATH variablon por ebligi al uzanto peli tiujĉi skriptojn sen bezono pasigi plenan vojon. Ĉiuj subdosierujoj de $VIFM/scripts ankaŭ estas aldonataj al la $PATH. Skriptoj en la subdosierujoj superas skriptojn kun la sama dosiernomo, troviĝanta en iliaj parencaj dosierujoj.

La $VIFM/colors dosierujo enhavas kolorskemojn.

Aŭtomataj FUSE surmetoj

vifm havas integritan subtenon de aŭtomataj FUSE surmetoj de dosiersistemoj. Ĝi estas realigata uzante meĥanismon de dosierokunligo. Por ebligi aŭtomatajn surmetojn, oni devas uzi speciale formitan programlinion en :filetype:filextype komandoj.

Aktuale du formoj estas subtenetaj:

  1. FUSE_MOUNT

    Tiu ĉi formo estu uzata kiam ĉiuj informoj bezonataj por surmeti ĉiujn dosierojn de la sama tipo estas samaj, ekz. surmeto de tar dosieroj postulas neniujn opciojn dependaj de la dosiertipo.

    Formo:

    FUSE_MOUNT|<surmetilo> %SOURCE_FILE %DESTINATION_DIR [%CLEAR]

    Ekzemplo de :filetype komando:

    :filetype FUSE_MOUNT|fuse-zip %SOURCE_FILE %DESTINATION_DIR
  2. FUSE_MOUNT2

    Tiu ĉi formo ebligas uzi speciale formitajn dosierojn por efektivigi surmeton kaj uzeblas ĉe surmetoj de foraj dosiersistemoj, ekzemple per ftpssh.

    Formo:

    FUSE_MOUNT2|<surmetilo> %PARAM %DESTINATION_DIR [%CLEAR]

    Ekzemplo de :filetype komando:

    :filetype FUSE_MOUNT2|sshfs %PARAM %DESTINATION_DIR

    Ekzempla enhavo de dosiero:

    root@127.0.0.1:/

    Ĉiuj % makrooj estas anstataŭataj per vifm dum plenumo kaj signifas:

    • %SOURCE_FILE estas anstataŭata per plena vojo al la elektita dosiero,
    • %DESTINATION_DIR estas anstataŭata per plena vojo al la surmatingo, kiu estas kreata per vifm baziĝante je valoro de fusehome opcio,
    • %PARAM ricevas enhavon de la unua linio de la dosiero (la tuta linio), tamen estonte, ĝi povas esti anstataŭita per la tuta enhavo de la dosiero,
    • %CLEAR signifas, ke oni volas vakigi ekranon antaŭ voko de surmeta komando.

    %CLEAR estas nedeviga makroo. Ceteraj makrooj ne estas devigaj, tamen surmetaj komandoj verŝajne en funkcios sen ili.

    La surmetitaj dosiersitemoj estas aŭtomate demetataj en du kazoj:

    • kiam vifm ĉesiĝas (per ZZ, :q, ktp. aŭ kiam estas viŝita per sginalo)
    • kiam oni forlasas la surmetingon navigante al supera dosierujo (per h, Enigo ĉe ../:cd ..) kaj la malaktiva panelo ne estas en la sama dosierujo aŭ la ĝiaj parencaj.

Aspekto

vifm subtenas vidigadon de dosierlistoj en du diversaj manieroj:

  • kiel tabelo, kiam pluraj kolumnoj povas esti agorditaj uzante viewcolumns opcion (vidu sekcion kolumna aspekto por detaloj);
  • kiel plurkolumna listo, kiu aspektas preskaŭ kiel eligo de ls -x komando (vidu sekcion ls-simila aspekto por detaloj).

La spekto estas loka por ĉiu panelo kaj povas esti ŝanĝata per lsview bulea opcio.

Depende de la aspekto, kelkaj klavoj povas ŝanĝi siajn funkciojn por ebligi pli konvena movado. Ĝi aplikas ĉefe al h, j, k kaj l kaj similaj navigaj klavoj.

Ankaŭ kelkaj opcioj povas esti malatentataj se ili ne efikas ĉe aktuala aspekto. Ekzemple valoro de viewcolumns kiam lsview estas ŝaltita.

ls-simila aspekto

Kiam tiu ĉi aspekto estas uzata ŝaltante lsview opcion (:set lsview), vifm vidigas dosierojn en pluraj kolumnoj. Nombro da kolumnoj dependas de longeco de la plej longa dosiernomo de la aktuale vidigata dosierujo. La listo estas aŭtomate ĝisdatigata ĉe ŝanĝo de la dosierujo aŭ regrandigo de la panelo.

La spekto similas al eligo de ls -x komando tiel, ke dosieroj estas listigataj de maldekstre dekstren en vicoj.

En tiu ĉi aspekto, komandoj (ekz. d) ne ampleksas la tutan linion kiel en vim ĉar tiaj operacioj estas malkutimaj por dosiero-administraj taskoj. Tiel, ekzemple dd forigus nur la aktualan dosieron.

Kolumna aspekto

Aspekto de kolumnoj estas priskribata perkome disigita listo de kolumnopriskriboj, ĉiu kun la formo:

[ '−' ] [ larĝo de kolumno ( [ '.' larĝo de teksto ] | '%' ) ] '{' tipo de datumo '}' '.' {0,3}

Do, baze, ĝi konsistas de kvar partoj:

  1. Maldeviga specifo de ĝisrandigo
  2. Maldeviga specifo de larĝo
  3. Deviga nomo de tipo de la kolumno
  4. Maldeviga specifo de stucado.
Specifo de ĝisrandigo

Ĝi estas maldeviga minus-signo ĉe kiel la unua simbolo de la ĉeno. Difinas ĝisrandigon de teksto ene de kolumno. Du eblecoj estas subtenetaj:

  • ĝisrandigo maldekstren (apriora)

    set viewcolumns=-{tipo}
  • ĝisrandigo dekstren

    set viewcolumns={tipo}
Specifo de larĝo

Ĝi estas nombro sekvata per procentosigno kaj poste du nombroj (la dua devas esti ne malpli granda ol la unua) disigitaj per punkto aŭ unu nombro.

Difinas larĝon de la kolumno kaj ĝiaj unuojn. Eblas tri stiloj de larĝodifino:

  • absoluta dimensio - la larĝo de kolumno egalas al difinita nombro de signoj, ekz.:

    set viewcolumns=-100{name},20.15{ext}

    rezultas en du kolumnoj kun larĝo 100 kaj 20 signoj kaj rezervita spaco de kvin signoj ĉe la maldekstra flanko de la dua kolumno.

  • relativa (procenta) dimensio - la larĝo de kolumno egalas al difinita procento de la larĝo de la tuta panelo, ekz.:

    set viewcolumns=-80%{name},15%{ext},5%{mtime}

    rezultas per tri kolumnoj kun larĝo 80/100, 15/100 kaj 5/100 de la larĝo de la tuta panelo.

  • aŭtomata dimensio (apriora) - larĝo de kolumno estas agordata aŭtomate, ekz.:

    set viewcolumns=-{name},{ext},{mtime}

    rezultas per tri egallarĝaj kolumnoj (ĉiu okupanta trionon de la panelo). Estas neniu ĝustigo laŭ enhavo ĉar tio malrapidigus bildigon.

    Diversaj larĝodifinaj stiloj povas esti libere miksataj ene de unu panelo. Tamen foje kelkaj kolumnoj povas esti videblaj nur parte aŭ tute nevideblaj se mankas por ili spaco.

Nomo de kolumno

Ĝi estas kvazaŭ ŝlosilvorto en kurbaj parentezoj, ekz.:

{name},{ext},{mtime}

{name} kaj {iname} estas la samaj kaj konservas kongruecon por sort opcio.

Malplenaj kurbaj parentezoj ({}) reprezentas la aprioran duarangan kolumnon por la ĉefa ordiga ŝlosilo. Do post la sekva komando, la aspekto estas preskaŭ kiel viewcolumns malplenus, sed aldonante tripunkton por longaj dosiernomoj:

set viewcolumns=-{name}..,6{}.

Eblaj nomoj de kolumnoj estas:

  • ext − finaĵo
  • name − nomo (kun finaĵo)
  • iname − nomo (kun finaĵo, usklecoblinda)
  • gid − id de grupo (*nikso only)
  • gname − nomo de grupo (*nikso only)
  • mode − mode (*nikso only)
  • uid − id de posedanto (*nikso only)
  • uname − nomo de posedanto (*nikso only)
  • size − grandeco
  • atime − tempo de aliro
  • ctime − tempo de kreo
  • mtime − tempo de ŝanĝo
Specifo de stucado

Ĝi konsistas el unu ĝis tri punktoj post la dekstra kurba parentezo en la difino de kolumnapsekto.

Difinas manieron stuci tekston se ĝi ne taŭgas la larĝon de kolumno. Aktuale estas apogataj tri tipoj:

  • tranĉo - teksto estas tranĉata:

    set viewcolumns=-{<nomo>}

    rezultas per tranĉado de nomoj kiuj estas tro longaj por taŭgi la vidon.

  • aldono de tripunkto - tripunktoj estas aldonataj ĉe maldekstra aŭ dekstra flanko se bezonataj:

    set viewcolumns=-{name}..

    rezultas per aldono de tripunkto ĉe la fino de tro longaj dosiernomoj.

  • neniu (apriore) - teksto povas pasi ekster kolumnaj limoj:

    set viewcolumns=-{name}...,{ext}

    longaj dosiernomoj povas parte okupi lokon de ext kolumno.

Kolorskemoj

La kolorskemoj en vifm povas esti aplikitaj en du manieroj:

  • kiel apriora (aŭ ĉefa) kolorskemo
  • kiel loka al la kolorskemo de la panelo.

Ambaŭ manieroj uzas vifm colorscheme komandon sed en diversaj formoj:

  • :colorscheme <nomo de kolorskemo> - por la apriora kolorskemo
  • :colorscheme <nomo de kolorskemo> <dosierujo> - por la loka kolorskemo

Aspekto de diversaj partoj de TUI (Terminal User Interface = teksta interfaco) estas difinataj jene:

  • Border, TopLineSel, TopLine, CmdLine, ErrorMsg, StatusLine kaj Wild Menu estas ĉiam determinitaj per apriora kolorskemo.
  • CurrLine, Selected, Directory, Link, BrokenLink, Socket, Device, Executable, Fifo kaj Win estas determinitaj per apriora kolorskemo kaj aro de lokaj kolorskemoj, kiu povas esti malplena.

Ĝi estas aro de kolorskemoj ĉar ili estas aranĝitaj hierarkie laŭ la strukturo de dosiersistemo. Ekzemple, konsiderante la jenan parton de dosiersistemo:

~
`-- bin
   |
   `-- my

vifm povas havi du kolorskemojn:

# ~/.vifm/colors/por_bin highlight Win cterm=none ctermfg=white ctermbg=red highlight CurrLine cterm=none ctermfg=red ctermbg=black

# ~/.vifm/colors/por_bin_my highlight CurrLine cterm=none ctermfg=green ctermbg=black

Kaj jenajn tri komandojn en vifmrc dosiero:

colorscheme Default
colorscheme por_bin ~/bin
colorscheme por_bin_my ~/bin/my

Dosierlisto serĉos en jena maniero por ĉiu nivelo:

  • ~/ - apriora kolorskemo: nigra fono, kursoro kun blua fono
  • ~/bin/ - miksaĵo de apriora kaj por_bin kolorskemoj: ruĝa fono, kursoro kun nigra fono kaj ruĝa malfono
  • ~/bin/my/ - miksaĵo de apriora, por_bin kaj por_my_bin kolorskemoj: red background kursoro kun nigra fono kaj verda malfono

Rubuja dosierujo

vifm subtenas utiligon de rubuja dosierujo, kiu estas uzata kiel portempa stokejo de forigitaj dosieroj. Uzo de rubuja dosierujo estas kontrolata per trash opcio kun plena vojo al rubuja dosierujo. La rubuja dosierujo en vifm, apriore malsamas de la sistema rubujo, pro eblaj malkongruaĵoj en konservado de forigitaj dosieroj per diversaj dosieradministriloj. Tamen oni povas agordi trashdir al ~/.local/share/Trash por uzi la ‘normalan’ rubujan dosierujon.

En vifm estas du scenaroj uzi la rubujon:

  1. Kiel loko por konservi dosierojn forigitajn per d kaj tiuj povas esti konservataj en iun ajn lokon de la dosiersistemo.
  2. Kiel loko por konservi dosierojn forigitajn sed ankoraŭ ne forviŝitajn.

La unua scenaro utiligas forigan (d) operacion por meti dosiero(j)n en rubujon kaj enmetan (p) operacion por restaŭri dosierojn el la rubuja dosierujo, kiuj povas esti longedaŭraj operacioj en kazo de diversaj subdiskoj aŭ foraj dosiersistemoj surmetitaj loke.

La unua scenaro utiligas forigan (d) operacion por meti dosiero(j)n en rubujon kaj :empty komandon por forviŝi ĉiujn iam forigitajn dosierojn.

Foriga kaj enmeta operacioj baziĝas je reĝistroj, kiuj povas celi al dosieroj en rubuja dosierujo. Normale, estas neniu neekzistanta dosiero en la reĝistroj, sed vifm ne kontrolas modifojn en rubuja dosierujo, do oni ne povas atendi ke valoroj de la reĝistroj estu absolute korektaj se la rubuja dosierujo estis modifita per operacioj kiuj ne estas por tio destinitaj. Tio tamen ne kaŭzas misfunkciadon, ĉar ili ignoras neekzistantajn dosierojn.

Kliento-servilo

vifm subtenas foran plenumadon do komandoj en la komandlinia reĝimo same kiel ŝanĝadon de forajn dosierujojn. Tio eblas per aldono de --remote kiel komandlinia argumento.

Por plenumi komandon fore kunigu --remote kun -c <komando>+<komando>, ekzemple:

vifm --remote -c 'cd /'
vifm --remote '+cd /'

Por ŝanĝi dosierujon ne uzante komandon en la komandlinia reĝimo, oni povas pasigi la vojon tuj post la --remote argumento, ekzemple:

vifm --remote /
vifm --remote ~
vifm --remote /usr/bin /tmp

Aktuale ne ekzistas maniero difini, al kiu ekzemplo de funkcianta vifm la argumento estu sendita. La ĉefa kialo de --remote argumento estis subteni uzon de vifm kiel unuekzempla programo.

Kromprogramo

Kromprogramo ebliganta uzon de vifm kiel dosierelektilo por vim programo.

Komandoj:

:EditVifm
elektas dosiero(j)n por malfermo en aktuala bufro
:SplitVifm
partigas bufron kaj elektas dosiero(j)n por malfermo
:VsplitVifm
vertikale partigas bufron kaj elektu dosiero(j)n por malfermo
:DiffVifm
elektas dosiero(j)n por komparo kun aktuala dosiero per :vert diffsplit.
:TabVifm
elektas dosiero(j)n por malfermo en apartaj langet(j).

Ĉiu komando akceptas du argumentojn: dosierujon por maldekstra panelo kaj dosierujon por dekstra panelo.

La kromprogramo havas nur du agordaĵojn. Ili estas tekstaj variabloj g:vifm_term difinanta komandon por ekfunkciigi en grafika reĝimo. Apriore, ĝi estas xterm -e. La dua teksta variablo estas g:vifm_exec, kiu valora apriore vifm kaj difinas vojon al vifm programo. Por pasigi argumentojn al vifm, oni uzu g:vifm_exec_args, kiu malplenas apriore.

Por uzi la kromprogramon, kopiu la vifm.vim dosieron en iu el kromprogramaj dosierujoj de vim (sistema vim/plugin aŭ loka ~/.vim/plugin).

Se oni preferas ne uzi la kromprogramon instalitan sisteme, oni aldonu let loaded_vifm=1 en la ~/.vimrc dosiero.

Reservitaj

La jenajkomandonomoj estas rezervitaj kaj ne povas esti uzitaj por komandoj de la uzanto:

  • g[lobal]
  • v[global]

Vidu ankaŭ

Paĝaro: http://vifm.sourceforge.net/

Aŭtoro

vifm estis skribita per ksteen <ksteen@users.sourceforge.net> Kaj aktuale ĝi estas programata per xaizek <xaizek@lavabit.com>