Table Of Contents

Previous topic

mutt .mailcap

Next topic

ReVo per Vim

mutt kun POP3 kaj IMAP

Resumo:Priskribo de maniero funkciigi mutt programon kun IMAP kaj POP3 stilaj retpoŝtaj kontoj

Komencaj eksplikoj

Mi uzas mutt kiel mian retpoŝtan programon ĉe Linukso (Xubuntu). Oni povas facile trovi kiel ĝin uzi kun POP3 speca konto aŭ kun la IMAP speca, sed la afero ne tiom facilas se oni uzas ambaŭ POP3 kaj IMAP kontoj. Ĉar mi finfine sukcesis ĝin funkciigi kun ambaŭ specoj de retpoŝto, mi priskribu kiel oni aranĝu la aferon.

Unue mi priskribu kiel la afero funkcias:

  • de POP3 specaj retpoŝtokontoj, mi forprenas mesaĝojn al propra komputilo uzante programon fetchmail (kiun mi kutime funkciigas de ene funkciiganta mutt);
  • IMAP specan retpoŝton, ĉe unu konto mi uzas kvazaŭ la mesaĝoj estu ĉe mia propra komputilo (sed tiuj la tutan tempon troviĝas ĉe IMAP servilo, por ke mi povu uzi la poŝton de iu ajn loko), kaj ĉe la alia konto, mi liveras mesaĝojn en sian propran komputilon pro malrapida retpoŝta servilo;
  • ĉiujn novajn mesaĝojn mi sendas per msmtp programo, kaj mi elektas de kiu retpoŝtokonto mi ĝin sendu.

Konekti al la poŝtkestoj

La unua afero estas agordi mutt-on. Tion oni faras redaktante dosieron .muttrc (prefere tiun de onies hejmdosierujo, do: ~/.muttrc).

Jen kelkaj linioj, kiuj ebligos uzadon de POP3 kaj IMAP specoj de retpoŝto:

# por POP3 set folder=”$HOME/Mail” # la ĉefa dosierujo de la retpoŝto set record=”+sent” # senditaj mesaĝoj set mbox=”+mbox” # ricevitaj mesaĝoj set postponed=”+postponed” # nesenditaj mesaĝoj mailboxes /var/spool/mail/seba account-hook . “set imap_user=’’ imap_pass=’’ imap_idle=no imap_check_subscribed=no mail_check=5 timeout=600”

# por IMAP (ĉe GoogleMail) mailboxes imaps://imap.gmail.com:993 account-hook imaps://imap.gmail.com:993 “set imap_user=’via_uzantonomo’ set imap_pass=’via_pasvorto’ imap_idle=yes imap_check_subscribed=yes imap_list_subscribed=yes mail_check=90 timeout=15 set spoolfile=imaps://imap.gmail.com:993/INBOX set folder=imaps://imap.gmail.com:993 set record=imaps://imap.gmail.com:993/[Gmail]/Sent set postponed=imaps://imap.gmail.com/:993[Gmail]/Drafts set mbox_type=Maildir set header_cache=~/Mail/.mutt-headercache”

Se oni volas rigardi la enhavon de IMAP poŝtkesto, oni entajpu:

cimaps://imap.gmail.com

Kaj por rigardi la lokan poŝtkeston, oni entajpu:

c!

Ricevi mesaĝojn

Se oni uzas IMAP stilan retpoŝton, oni ne devas forpreni la mesaĝojn de la servilo - la poŝtkesto funkcias tiam kvazaŭ loka, sed tio funkcias bone nur ĉe rapida retkonekto kaj rapida poŝtoservilo.

De POP3 poŝtkesto, oni devas elŝuti la mesaĝojn, kaj tion povas fari programo fetchmail. Oni povas ĝin funkciigi antaŭ starto de mutt:

fetchmail

Oni povas tion ankaŭ fari de la funkcianta mutt entajpante:

!fetchmail

Mi tamen havas makroon, kiu ligas klavon G al komando liveranta ĉiujn mesaĝojn de ĉiuj retpoŝtaj kontoj. Tiun makroon, oni difinu en .muttrc dosiero:

macro index G '!fetchmail --all --nokeep'<enter>

Nun mi nur devas premi G klavon (pli ĝuste: entajpi majusklan G) kaj mutt liveras ĉiujn mesaĝojn de ĉiuj kontoj forigante ilin de la serviloj.

La fetchmail programo ankaŭ agordeblas far .fetchmailrc dosiero (kutime en onies hejmdosierujo, do: ~/.fetchmailrc). Jen estas la .fetchmailrc dosiero, kiu priskribas plurajn POP3 kontoj kaj ankaŭ unu IMAP konton de kiuj mi volas liveri masaĝojn:

defaults:
timeout 100

poll mail.servilo1.de
        protocol imap
        username "retpoŝtnomo@servilo1.de"
poll pop3.servilo2.pl
        protocol pop3
        username "retpoŝtnomo@servilo2.pl"
poll poczta.servilo3.pl
        protocol pop3
        username "retpoŝtnomo@servilo3.pl"

Kiel oni vidas, la fetchmail scipovas liveri mesaĝojn de tri diversaj kontoj de tri diversaj serviloj. La unua estas IMAP servilo (ekzemple tre malrapida, tial mi volas liveri mesaĝojn de ĝi anstataŭ uzi ĝin retkonekte), kaj du POP3 - la unua ĉe mail.servilo2.pl, la dua ĉe poczta.servilo3.pl.

Oni povas liveri mesaĝojn aŭ de ĉiuj kontoj:

fetchmail

aŭ de unuopa konto (aldonante nomon de la servilo):

fetchmail pop3.servilo2.pl

Hint

Se oni volas fari tion de funkcianta mutt, aldonu ! antaŭ la superaj komandoj, do entajpu ekz.:

!fetchmail pop3.servilo2.pl

Sendi mesaĝojn

Por sendi mesaĝojn, oni uzu ekzemple programon msmtp kiun oni agordas redaktante dosieron .msmtprc:

timeout 10

#konto ĉe mail.servilo1.de
account konto1
     domain servilo1.de
     host mail.servilo1.de
     from retpoŝtnomo@servilo1.de
     auth cram-md5
     user uzantonomo_ĉe_servilo1.de

#konto ĉe mail.servilo2.pl
account konto2
     domain servilo2.pl
     host smtp.servilo2.pl
     from retpoŝtnomo@servilo2.pl
     auth login
     user uzantonomo_ĉe_servilo2.pl
     port 587

#konto ĉe poczta.servilo3.pl
account konto3
     domain servilo3.pl
     host poczta.servilo3.pl
     from retpoŝtnomo@servilo3.pl
     auth login
     user uzantonomo_ĉe_servilo3.pl
     port 587

#konto ĉe Google
account guglo
     protocol smtp
     domain gmail.com
     host smtp.gmail.com
     from retpoŝtnomo@gmail.com
     tls on
     tls_certcheck off
     auth login
     user uzantonomo_ĉe_gmail.com
     port 587Atentigo

Bonvolu rimarki, ke servilo2 uzas alian retadreson por ricevi mesaĝojn: pop3.servilo2.pl, kaj alian por sendi mesaĝojn smtp.servilo2.pl.

Por povi sendi mesaĝojn de ajna konto (ekz. por Esperanta komunumo oni uzu tiun de servilo1, kaj por skolta komunumo tiujn de servilo2), mi aldonis jenan linion en .muttrc:

set use_envelope_from=yes
set from="retpoŝtnomo@servilo3.pl"

kiu ebligas uzon de la retpoŝta konto dependanta de tio, kion oni entajpos en kampo de sendito (FROM:), ekz. retpoŝtnomo@servilo2.pl kaj aldonas ĝian aprioran valoron.

Pasvortoj

Kvankam oni povas havi pasvortojn en .msmtprc (por sendado), en .fetchmailrc (por liverado), kaj en .muttrc (por akiro de IMAP tipa retpoŝto), tamen oni povas ankaŭ utiligi alian, vaste uzatan Linuksan manieron - dosieron .netrc. Kutime troviĝas tie pasvortoj por ftp konektoj, sed ĉiuj jam menciitaj programoj povas utiligi pasvortojn skribitajn en tiu ĉi unu dosiero, kio ankaŭ simpligas aferon ilin ŝanĝi kaj protekti.

Tiel la dosiero .netrc (denove - onia propra kopio: ~/.netrc) havu similan enhavon:

machine mail.servilo1.de
        login uzantonomo_ĉe_mail.servilo1.de
        password pasvorto_ĉe_mail.servilo1.de

machine pop3.servilo2.pl
        login uzantonomo_ĉe_pop3.servilo2.pl
        password pasvorto_ĉe_pop3.servilo2.pl

machine smtp.servilo2.pl
        login uzantonomo_ĉe_smtp.servilo2.pl
        password pasvorto_ĉe_smtp.servilo2.pl

machine poczta.servilo3.pl
        login uzantonomo_ĉe_poczta.servilo3.pl
        password pasvorto_ĉe_poczta.servilo3.pl

machine smtp.gmail.com
        login uzantonomo_ĉe_smtp.gmail.com
        password pasvorto_ĉe_smtp.gmail.comAtentigo

Bonvolu rimarki, ke por ĉiu servo oni devas priskribi uzantonomon kaj pasvorton: tie aparte por ricevi mesaĝojn (POP3), kaj aparte por sendi mesaĝojn (SMTP) ĉar tiuj estas aliaj kontoj (vidu ce Sendi mesaĝojn).

Important

Ne forgesu ŝanĝi permesojn de la dosiero tiel, ke nur vi povu ĝin legi kaj redakti (ja ĝi enhavas gravegajn kaj intimajn informojn). Tion oni povas fari ekz. tajpante:

chmod 600 ~/.netrc