Enhavolisto

Antaŭa temo

Kiel prepari horarotabelon per GNUplot?

Sekva temo

mutt kun POP3 kaj IMAP

mutt .mailcap

Resumo:Enhavo de .mailcap agordita por uzo kun mutt programo en Linux.

Komencaj eksplikoj

Mi uzas mutt kiel mian retpoŝtan programon ĉe Linukso (Xubuntu). Ĝi estas nur teksta (sen grafikaĵoj kiel fenestroj, areoj, butonoj, ktp.) kaj pro tio oni povas sperti malfacilaĵojn ricevante ret-mesaĝojn kiuj ne estas krude tekstaj. Oni nuntepe amas diverspecajn malbezonajn ornamaĵojn kiel kolorigado, bildoj en fono de la teksto, k.a., kaj pro tio uzas diversajn formatojn de la mesaĝo.

La plej populara estas HTML, sed oni ankaŭ povas renkonti RTF kaj eĉ PDF aldonita al la mesaĝo mem.

Feliĉe, mutt scipovas vidigi ankaŭ tiujn formatojn kiel kruda teksto (do, tiel, kiel ĝi funkcias).

.mailcap

mutt uzas informojn skribitajn en ~/.mailcap kiuj informas kiun ilon uzi por ĉiu parto de mesaĝo laŭ ĝia MIME kategorio.

Jen enhavo de la .mailcap dosiero, kiun mi uzas:

# difinu funkciadon de mutt

application/pdf; pdftotext -layout /dev/stdin -; copiousoutput
application/msword; antiword %s; copiousoutput
text/html; lynx -dump -force_html %s; needsterminal; copiousoutput
application/vnd.oasis.opendocument.text; odt2txt %s; copiousoutput
application/ms-rtf; rtfreader %s; copiousoutput

La ilaro

La ideo estas sufiĉe simpla - oni ŝanĝu la diversajn formatojn en la krude tekstan, kaj tiun jam mutt scipovas bone uzi. Certe ne temas pri ilaro kiu anstataŭigos la fontan programaron uzitan por krei la diversajn formatojn, sed ebligas:

  • rapidan trarigardon de la alkroĉita dosiero,
  • respondon kun citado de ĝiaj partoj sen bezono malfermi la “pezan” programon.

Ekzistaj pluraj programoj kaj skriptoj, kiuj ŝanĝas unu formato en la krudan tekston. El tiu vasta ilaro mi elektis kelkajn kiujn mi bezonas:

pdftotext
Ĝi pritraktas PDF dosierojn eĉ konservante la paĝoaranĝon.
antiword
La sama konvertilo por Microsoft Word dosieroj. Bedaŭrinde, ankoraŭ ne scipovas konverti la plej novan formaton de Word 2010.
lynx
Krude teksta retumilo - ebligas ret-umadon eĉ nur kun teksta interfaco.
odt2txt
Pli kaj pli forta pozicio de OpenOffice, kaj ĝia dokumentoredaktilo Writer, signifas ke aperas pli kaj pli tiuformataj dokumentoj. La odt2txt konvertas ĝian enhavon.

Se oni volas legi pli pri konvertado al teksto, vidu ĉe http://linuxdevcenter.com/pub/a/linux/2005/05/26/textonly.html