Table Of Contents

Previous topic

Esperanto en LaTeX UTF-8 dosieroj

Next topic

Igi Aferojn Finitajn

Kiel prepari horarotabelon per GNUplot?

Resumo:Priskribo de maniero krei horarotabelon uzante GNUplot

Komencaj eksplikoj

Verŝajne ĉiu iam devis prepari horartabelon - tabelon kiu grafike montras kiam oni estas okupita kaj per kio, ekz. en lernejo, kiam oni devas koni je kioma horo komenciĝas ĉiu leciono kaj de kiu fako la leciono estas.

Oni povas tion fari permane, sed se oni devas fari la horartabelon por ĉiu lernanto, la afero fariĝas tikla.

Horarotabelo por unu persono

Tie ĉi, mi asertas ke ekzistas iu sistemo (precipe datenbaza), kiu kreas datenojn pri lecionoj.

Funkciigante Gnuplot kontraŭ la dosiero horaro_1-persona.gnuplot utiliganta la dosieron horaro_1.dat oni ricevas jenan horarotabelon:

Semajna horarotabelo por unu persono kun same longaj lecionoj.

Videblas liberaj spacoj inter unuopaj taskoj. Tio venas de apriora difino, ke ĉiu leciono daŭras 45 minutojn (0.75 da horo). Foje tamen, oni volus difini ke la lecionoj daŭras diverse. Tio postulas, ke aŭ daŭro aŭ fintempo estu en la datumoj (plej verŝajne la unua maniero pli konvenas, tial oni devas uzi la alian Gnuplot dosieron horaro_1-persona1.gnuplot kiu utiligas la ŝanĝitan dosieron kun datenoj horaro_1_1.dat:

Semajna horarotabelo por unu persono kun diverse longaj lecionoj.

Note

Se oni ne volas priskribon de la datenoj, oni aldonu set nokey en la GNUplot dosiero.

Horarotabelo por kelkaj personoj

Foje tamen, oni volas havi horaron por ekz. ĉiuj familianoj, presita en unu tabelo. Tion ankaŭ GNUplot ebligas. Funkciigante GNUplot kontraŭ la dosiero horaro_N-persona.gnuplot utiligantan la jenajn dosierojn kun datenoj:

oni ricevas jenan horarotabelon:

Semajna horarotabelo por tri personoj samtempe kun diverse longaj lecionoj.

Horaro por esperanta renkontiĝo

GNUplot ne difinas, ke ĝi estu uzata nur por ies persona horarotabelo. Fakte, ĝi tre taŭgas por prezenti grafike ekz. agendon de Esperanta renkontiĝo, kiu daŭras kelkajn tagojn kaj ĝies prelegoj, koncertoj, ktp. okazas samtempe diversloke.

Jen la malpligrandigita agendo de Arkones kiu okazis en 2010 jaro en Poznano:

Mapligrandigita Arkones agendo.

Ĝi estis kreita funkciigante GNUplot kontraŭ la dosiero horaro_arkones.gnuplot utiligantan la jenajn dosierojn kun datenoj:

Tiel kreita agendo, estas tamen malfacile legebla (ĉar mi devis ĝin malpligrandigi por ke ĝi lokiĝu en la paĝo), sed oni povas krei ankaŭ alispecajn dokumentojn - pli taŭgajn por presado, ekz. PDF, agordigante ekz.:

set terminal pdf monochrome enhanced font 'Arial Unicode, 7' size 40cm,90cm
set output 'horaro_arkones.pdf'