Table Of Contents

Previous topic

Prikomputilaj tekstoj

Next topic

Kiel prepari horarotabelon per GNUplot?

Esperanta klavaro en Xubuntu

Komencaj eksplikoj

Xubuntu estas Ubuntu kun fenestroadministrilo Gnome anstataŭigita per Xfce. Ĉar ĝi ne uzas plenan Gnome (tamen kelkajn bibliotekojn de ĝi - jes), ĝi estas multe pli rapida, kio precipe gravas ĉe malmodernaj kaj malbone ekipitaj komputiloj.

Prisrkibo

Ubuntu venas kun klavararanĝo epo kiu anstataŭigas literojn ne uzatajn en Esperanto qwyx kaj [], per diakritajn signojn ĉĥĵŝŭ. Kaj ĝiajn majusklojn oni povas atingi per QWYX{}.

Tiu ĉi solvo al mi ne konvenas ĉar:

  1. mi alkutimiĝis uzi dekstran Alt-klavon [1] kun ĝusta klavo: AltGr-c por ĉ, AltGr-s por ŝ ktp.,
  2. mi bezonas w kaj y mialingve (pole),
  3. mi bezonas [, ], { kaj } en programado,

mi ŝanĝis ĝiajn agordojn laŭ mia plaĉo.

[1]En mallongigoj, oni ofte oni uzas nomon AltGr.

Solvo

  1. Por ne inventi la radon duan fojon, de paĝo de Radovan Garabik oni elŝutu dosieron kun pli konvena klavararanĝo.

    Note

    Oni povas elŝuti ĝian kopion ankaŭ de tie.

  2. Oni kopiu la dosieron en dosierujon /usr/share/X11/xkb/symbols/.

    Attention

    verŝajne oni bezonos privilegojn de administranto, tial faru tion kun sudo:

    sudo cp ./eo /usr/share/X11/xkb/symbols/
  3. Oni nun povas ŝanĝi klavararanĝon permane:

    setxkbmap eo

    Mi tamen volis utiligi aplikaĵeton xkb-plugin kiu venas kun Xfce. Ĝi ebligas ŝanĝon de la klavararanĝo per unu musklako, kaj vidigas kiun klavararanĝon oni nun uzas.

    Ĉar Ubuntu (kaj Xubuntu) venas jam de kelka tempo sen /etc/xorg.conf, oni difinas atingeblajn klavararanĝojn por la grafika reĝimo, per agordilo de klavararanĝoj. Oni forŝaltu markobutonon Sistemaj agordoj, kaj aldonu eo klavaron (aldone al la elektita dum instalado).

  4. Oni nun povas aldoni la aplikaĵeton xkb-plugin al la taskopleto (musklaku per dekstra musbutono sur ĝin).

    Kaj jam oni povas ŝanĝi la klavararanĝon. Bedaŭrinde la aplikaĵeto ne montras Esperantan flagon por vidigi ke ĝi estas uzata (tamen montras eo).

    Por aldoni la piktogramon, oni iru al /usr/share/xfce4/xkb/flags/ kaj kopiu la ekzistantan epo.svg dosieron en eo.svg:

    cp ./epo.svg ./eo.svg

    Jen, oni povas ĝui la facile ŝanĝeblan Esperantan klavararanĝon kun konventa piktogramo ĉe la taskopleto.