Enhavolisto

Antaŭa temo

4. Instali Pitonon

Sekva temo

6. Enkonduko al la Pitona lingvo

5. Interpretilo

La programo IDLE estas grafika interfaco por atingi Pitonon. Ĝi estas parto de la instalo-pakaĵo. Per la programo IDLE oni tamen ne povas uzi ĉapelitajn literojn se ili ne estas parto de sistema kodigo (vidu sube).

5.1. Dialoga reĝimo

La interpretilo invitos komandon/instrukcion per la ununivela invito, kiu estas kutime tri “pli ol” signoj (>>>); Se la komando/instrukcio ne estas kompleta, Pitono invitos la ceteron per dunivela invito, kiu estas kutime tri punktoj (...).

IDLE videbligas bonvenan mesaĝon, kiu enhavas versian numeron kaj kopirajtan avizon antaŭ la unua invito, ekz.:

c:>python
Python 2.7.3 (default, Apr 10 2012, 23:31:26) [MSC v.1500 32 bit (Intel)] on win32
Type "help", "copyright", "credits" or "license" for more information.
>>>

5.2. Traktado de eraroj

Kiam eraro okazas, la interpretilo videbligas eraran mesaĝon kaj stakan spuron, kaj revenos al la ununivela invito. (Esceptoj traktitaj sukcese en la programo ne estas eraroj en tiu situacio.) Iom da eraroj estas nepre fatalaj, kaj la interpretilo ĉesiĝis kun nenula rezulto: tiaj eraroj okazas pro internaj malkonsistoj aŭ manko de sufiĉa memoro.

5.3. Fontokodaj kodoprezentoj

Oni povas uzi kodoprezentojn krom la askia en Pitona fontokodo. Oni devas aldoni specialan komenton je la supro de la skripto, kiu difinas la kodoprezenton:

# -*- coding: utf-8 -*-

Noto

Difino de kodigo en la skripta dosiero estas deviga.

Per ĉi tiu deklaro, Pitono traktas ĉiun signon en la dosiero kiel ‘utf-8’ kaj oni povas skribi Unikodaj ĉeno-literaloj per la elektita kodoprezentoj. La listo de eblaj kodoprezentoj estas trovebla en la Python Library Reference, en la sekcio nomita ‘codecs’.

Per la uzo de kodoprezento ‘utf-8’, oni povas uzi la litersignojn de la plejparto da lingvoj en la mondo en literaloj kaj komentoj. Kompreneble, onia redaktilo kaj la fontoj devas subteni kodoprezenton ‘utf-8’.

5.4. Esperantaj signoj en fontokodo

Kvankam Pitono apogas Unikodon en fontokodon, la uzo de ne-askiaj signoj estas malfacila. Ekzistas pluraj Pitonaj grafikaj interfacoj kiuj akceptas kaj montras Unikodajn signojn kiel unopajn signojn, tamen mi malrekomendas uzi la diakritikajn literojn ekz. ĉe variablonomoj.

La programo IDLE subtenas la uzon de ‘latin3’-aj literoj en fontokodo, kaj dialoge kaj en skripto. Tamen, ĉi tie ankaŭ estas malfacilaĵoj.

En Vindozaj sistemoj (32-bitaj), pelil-programoj (ekz. EspType kaj EK) provizas metodojn por eniri Esperantajn signojn ‘latin3’-ajn en redaktilon. Ili funkcias bone en multaj redaktiloj (ekz. MS Word, TextPad, ktp.) sed ili fuŝas dum uzo en la programo IDLE. Tamen, la programo Keys + funkcias bone kaj per tio oni povas uzi ‘latin3’-ajn literojn en ĉenoj aŭ en nomoj de variabloj.

En *niksaj kaj Makintoŝaj sistemoj, la situacio estas iom ĥaosa, sed la samaj problemoj okazas.