Antaŭa temo

3. Kio estas Pitono?

Sekva temo

5. Interpretilo

4. Instali Pitonon

Por instali Pitonon je onia komputilo, oni devas legi la instrukciojn en la Pitona hejmpaĝo. La hejmpaĝo por Pitono estas http://www.python.org/ (nur anglalingve).

Averto

La subtenantoj de Pitono je la supra adreso ne apogas la uzadon de Esperanto. Bonvolu angle peti informon kaj helpon tie, tamen unue provu trovi la informon en la reto.

Jen resumo:

Vindoza (32-bita) sistemo:
.exe dosiero estas havebla. Elŝutu ĝin en sian komputilon kaj instalu ĝin same kiel iun ajn programon.
*niksa sistemo:
kutime Pitono jam estas instalita. Se ne, por pluraj sistemoj ekzistas duumaj dosieroj (:angle:`binary file`) - kutime en formo de instalebla programpakaĵo aŭ fontokoda dosieraro por propra kompilado.

Atentigo

Ofte, la grafika parto de la Pitona pakaĵo (nomita Tkinter) ne estis aŭtomate instalita. Tiuokaze, uzu programon la pakaĵomastrumilon, ekz. yum por instali ĝin (yum install Tkinter).

Makintoŝa sistemo:
ekzistas Pitona instalilo por ĉiu moderna Makintoŝa sistemo.