Antaŭa temo

2. Celo

Sekva temo

4. Instali Pitonon

3. Kio estas Pitono?

Pitono estas facile lernebla, pova programlingvo. Ĝi havas efikajn altnivelajn datumstrukturojn kaj simplan sed efektivan aliron al objektema programado. La eleganta sintakso kaj dinamika datumtipado de Pitono, aldonita al ĝia interpretila naturo, rezultas en ideala lingvo por skriptofarado kaj rapida prilaborado de aplikaj programoj en multaj fakoj ĉe la plejparto de komputilaj platformoj.

Pitono estas kopirajtita sed senkosta, eĉ kiam oni uzas ĝin komerce. La tuta fontokodo estas ankaŭ havebla senkoste (vizitu retpaĝaron www.python.org).

Pitono estas havebla por ĉiu grava komputila medio (ekz. *nikso, Vindozo, Makintoŝo).

Pitono estas facile uzebla, kaj estas tre altnivela, enhavante primitivajn datumajn tipojn, ekz. vortarojn kaj matricojn flekseblajn. Ĝi havas fortan kapablecon por trakti erarojn.

Pitono estas objektigema. Objekto, klaso, heredado, kaj polimorfismo estas esencaj Pitonaj konceptoj.

Pitono estas modulema. oni povas dividi onian programon en modulojn, kiuj estas reuzeblaj en aliaj Pitonoj programoj. Oni ricevas kun Pitono grandan aron de moduloj, kiu oni povas uzi kiel bazon por onia programoj, aŭ ekzemplojn por la programado de la lingvo.

Pitono estas interpretita lingvo; ĝi povas ŝpari al oni signifan kvanton de tempo dum programo-konstruado, ĉar ne necesas kompili aŭ kupli program(er)ojn. Oni povas uzi la interpretilon dialoge, do oni povas facile eksperimenti kun trajtoj de la lingvo, skribi provizorajn programojn, aŭ testi funkciojn dum programa evoluo.

Pitono estas kompakta. Oni povas skribi tre kompaktajn kaj legeblajn programojn per Pitono. Pitonaj programoj estas plej ofte pli mallongaj ol C programoj kun la samaj kapabloj, pro kelkaj kialoj:

  • pro la altnivelaj datumaj tipoj, oni povas esprimi kompleksajn operaciojn en ununura instrukcio;
  • Pitono uzas grandecon de koda marĝeno por grupigi instrukciojn, anstataŭ komencajn/finajn indikojn (ekz. kurbaj krampoj);
  • oni ne deklaras variablojn aŭ argumentojn.

Pitono estas pliampleksema: Se oni povas programi en la lingvo C, oni povas facile aldoni novan prafunkcion aŭ pramodulon al Pitono, aŭ por plenumi programeron je maksimuma rapideco, aŭ por kupli Pitonajn programojn al duumaj program-bibliotekoj(ekz. grafika program-biblioteko). Plue, oni povas kupli la Pitonon kodon al aplikado skribita en la lingvo C kaj uzi Pitonon kiel komando-lingvon por tiu aplikado.

Noto

Parenteze, la lingvo nomiĝis Pitono honore al la televidila programo “Monty Python’s Flying Circus”. Referenci Monty Python-ajn skeĉojn en la dokumentoj estas kutima kaj bonvena afero.