Enhavolisto

Antaŭa temo

1. Terminoj

Sekva temo

3. Kio estas Pitono?

2. Celo

La celo de ĉi tiu instruilo estas enkonduki la programlingvon Pitono al interesatoj.

Supozeble, la leganto ne estas tuta komencanto pri programado. Do, la bazaj konceptoj de programado ne estas klarigitaj.

La eklernilo enkondukas la leganton neformale al al la bazaj konceptoj kaj trajtoj de la Pitona lingvo kaj sistemo. Estus helpema havi Pitonan interpretilon ĉemane por rekta sperto, sed oni ankaŭ povas simple legi la eklernilon kaj rigardi la ekzemplojn.

La eklernilo ne provas inkludi aŭ kovri ĉiun trajton, aŭ eĉ ĉiun ofte uzatan trajton. Anstataŭe, ĝi enkondukas multajn el la plej rimarkindaj trajtoj de Pitono, kaj donos bonan ideon de la gusto kaj stilo de la lingvo. Post oni legas gin, oni povas legi kaj skribi Pitonaj modulojn kaj programojn, kaj oni pretiĝos lerni plu pri la diversaj moduloj en la Pitona modularo priskribita en la ĝenerala Pitona dokumentaro.

2.1. Kopirajta avizo

Pitono estas kopirajtita laŭ Pitona licenco - senkosta, eĉ kiam oni uzas ĝin komerce.

Kopirajto © 1990-2012 Python Software Foundation. Ĉiu rajto rezervita.