Enhavolisto

Antaŭa temo

Instruilo por la programlingvo Pitono

Sekva temo

2. Celo

1. Terminoj

La komputilaj terminoj (inkluzive de terminoj por komputilaj klavoj) uzitaj en ĉi tiu instruilo estas plejparte trovitaj en: Komputada leksikono de Sergio Pokrovskij kaj en Komputeko.

Jen vortoj kiuj havas specialan signifon en ĉi tiuj paĝoj

<REG>

speciala klavo de la klavaro, nomita ctrl;

angle:control key
instrukcio

linio de kodo en programo(skripto). Kutime ordono, deklaro, difino, k.t.p.

angle:instruction
komando

ordono al komputilo ekster programo(skripto), ekz. kompilu;

angle:command
krampoj
rondaj krampoj (), ortaj krampoj [], kurbaj krampoj {};
listo
Pitona datumtipo - aro de nombroj, ĉenoj, ktp. en unu objekto;
marĝeno
spacetoj (taboj estas malrekomendataj) antaŭ la unua kodo-signo en linio de kodo, kiuj kreas blokojn de kodo. Oni rekomendas uzi po 4 spacetoj por ĉiu nivelo de deŝovo;
neŝanĝebla variablo

variablo, kiun Pitono rekreas (en malsama memorloko) kiam oni ŝanĝas ĝin;

angle:immutable variable
prafunkcio

funkcio uzebla sen ia deklaro;

angle:built-in function
pramodulo

modulo uzebla sen ia deklaro;

angle:standard module
primitiva

vorto aŭ variablo jam difinita de Pitono;

angle:built-in
rektvico

stako traktita laŭ “la unua enmetita estas la unua deprenota”. Stako kutime estas traktita laŭ “la lasta enmetita estas la unua deprenota”;

angle:queue
sekc-notacio

notacio por trakti partojn da ĉenoj, listoj, k.t.p.

angle:notation
senvalora
variablo, kiu ne estas uzita aŭ difinita ĝis nun;
signo

litero aŭ cifero aŭ klavsigno;

angle:character
vortaro

Pitona datumtipo - aro de paroj en objekto;

angle:dictionary

1.1. Anglaj vortoj kaj frazeroj

Pitono havas pramodulojn, prafunkciojn, kaj primitivajn vortojn kaj variablojn. La nomoj de tiuj aĵoj plejparte estas vortoj el la angla lingvo, kaj ne havas Esperantan signifon. Ili ne havas gramatikan finaĵon en ĉi tiu paĝaro.

Por helpi la leganton kompreni la ekzemplerojn en ĉi tiu instruilo, la kodo-tiparo estas egallarĝa.

En la ekzemploj estas informfrazeroj, kiujn Pitono videbligas. Ĉi tiuj informfrazeroj estas anglaj frazeroj, kaj ili estas indikitaj per kursiva stilo.