Enhavolisto

Antaŭa temo

Legendo pri vulturoj

Sekva temo

TeX/LaTeX

Literumilo de Juna Amiko

Redaktantaro de Juna Amiko kreis vortaron, danke al kiu, la revuaj artikoloj estas kompreneblaj por komencantoj.

Laŭ onia bezono, oni povas uzi la vortlistojn en formatoj Wordtxt.

Ekzistas ankaŭ jam tradukitaj versioj de la vortaro:

Se vi volas kontroli tekston laŭ la elektitaj 1500 vortoj per Microsoft Word, bv. instali la literumilon de Stefan MacGill.

Noto

Se vi faris nacilingvan vortaron uzante la supren menciita listo, bv. informi pri tio sendante mesaĝon al geza@banyai-kkt.sulinet.hu

La literumilo por vim

La preparita vortaro uzeblas ankaŭ ĉe Vim (la fama tekstoredaktilo) kiel literumilo.

Kopiu la dosieron eo_junaamiko.utf-8.spl en spell dosierujon [1].

[1]En Unikso/Linukso oni konservu la dosieron en ~/.vim/spell dosierujon, en Vindozo - en dosierujon %USERPROFILE%\vimfiles\spell.

Poste sufiĉas enŝalti la literumadon en Vim:

:set spell spelllang=eo_junaamiko

Kaj nun oni jam povas kontroli la literumadon de la tajpata teksto.

Se oni uzas ankaŭ originalan (liveratan kun Vim) vortliston por la literumilo [2], oni povas ankaŭ vidi ĉu la vorto troviĝas en la listo de Esperantaj vortoj sed ne la vortlisto de Juna Amiko.

[2]La originala Esperanta vortlisto por Vim (preparita de Sergio Pokrovskij) troviĝas ĉe ftp://ftp.vim.org/pub/vim/runtime/spell (ekzistas du dosieroj - unu por utf-8, kaj la dua por ISO-8859-3 (alinome: latin3) kodigoj).