reStrukturitaTeksto - kiel rapide kaj facile krei bildoprezentadojn

Aŭtoro:Sebastian Cyprych
Titolo:reStrukturitaTeksto - kiel rapide kaj facile krei bildoprezentadojn
Priskribo:La dokumento prezentas la reStrukturitanTekston kiel manieron uzi krudan tekston ĉe kreado de bildoproezentadoj. Ĝi donas ankaŭ kelkajn ekzemplojn pri la preparado de la teksto kaj ĝia konvertado al aliaj formatoj.
Trovovorto:reStruturitaTeksto; dokumento; prelego; bildoprezentado; ARKONES
Versio:1.0 Prelego preparita por ARONES 2010 en Poznań.
Dato:2010-09-24
Kopirajto:GPL

Kiujn ilojn (programojn) oni uzas?

Kiaj estas trajtoj de la iloj?

Kial oni elektis tiun kaj ne alian programon?

Prezentado de reST

reST (plene: reStructuredText) - Esperante: reStrukturitaTeksto - estas simpla markadosistemo:

Uzo de reST por bildoprezentado

[1]Simple Standards-Based Slide Show System (Simpla Bildprezentada Sistemo Bazita je Standardoj) http://meyerweb.com/eric/tools/s5/
[2]depende de la krozilo, ĝi nomiĝas ekz. ĜavaSkripto, Jskripto, k.a.

Alineo

La alineo estas bloko da teksto limigita per malplenaj linioj.

Pluraj linioj sen malplena interlinio konsistigas unu alineon.

Ekzemple:

La alineo estas bloko da teksto limigita
per malplenaj linioj.

Pluraj linioj sen malplena interlinio
konsistigas unu alineon.

Unuopaj bildoj

Unu ĉapitro fariĝas unu bildo.

Ĉapitron oni kreas skribante ĝian titolon substrekitan (aŭ sub- kaj superstrekitan).

Ekzemple:

**************************
Titolo de la ĉapitro/bildo
**************************

La unua alineo.

La dua alineo.

Emfazo

Oni povas uzi emfazonfortan emfazon:

*emfazita* teksto kaj **forte emfazita** teksto

Ne ekzistas simpla kaj jam agordita maniero trastreki aŭ substreki vortojn.

kaj ankaŭ kolorojn, ekz.:

:red:`ruĝa` :blue:`blua`

La kromaj estas:

kaj kelkajn tekstograndecojn:

:tiny:`eta` :huge:`ega`

La kromaj estas:

Noto

koloroj kaj tekstograndecoj devas esti apogataj de kaskadaj stilfolioj de elektita temo.

Animacio

Eblas ankaŭ krei animaciatajn elementojn, eĉ unuopajn l i t e r o j n.

Diversaj reĝimoj

Oni povas difini tri reĝimojn de tekstovidebleco:

  1. Tekston videblan nur dum la presado.
  2. Tekston videblan dum presado kaj en trarigarda reĝimo.
  3. Tekston videblan ĉiam (dum la presado, en la trarigarda reĝimo kaj dum la bildoprezentado).

La 1-an oni kreas kaŝante la tekston kaj superigante la kaŝecon por presado:

.. class:: hidden print
   Jen estas teksto videbla nur prese.

La 2-an oni kreas aldonante klason handout:

.. class:: handout
   Teksto videbla nur en trarigarda reĝimo (kaj ĉe presado).

La 3-a estas normala teksto.

Aspektoj

La samaj bildoprezentadoj, danke al "temoj" povas aspekti tute diverse (depende de la aŭskultantaro), ekz.:

Resumo

Kial oni uzu tiun manieron por bildoprezentado?

  1. Ĉe malnovaj kaj "malfortaj" komputiloj, ekz. la modaj retkomputiletoj.

  2. Ĉe komputiloj sen "grandaj" bildoprezentaj programoj kiel OpenOffice Impress, ĉu Microsot PowerPoint - sufiĉas nur krozilo.

    Noto

    OpenOffice Impress bezonas "pezegan" Ĝavon.

    Noto

    La krozilo ne bezonas kromprogramojn kiel FlashPlayer, k.a. tamen devas utiligi kaskadajn stilfoliojn (CSS dosierojn) kaj ECMA skripton.

  3. Se oni devas sendi la prezentado al homoj uzantaj diversajn operaciumajn sistemojn.

  4. Se oni volas utiligi la saman tekston por presado kaj bildoprezentado.

Fino

Koran dankon pro via atento.

Se estas demandoj - jen estas bona momento por ili.