Previous topic

TeX/LaTeX

Next topic

Ecoj aldonitaj de “oficiala” versio 2.3

LaTeX-a dokumentklaso “exam”

Por LaTeX sistemo ekzistas dokumentklaso “exam” faciliganta kreadon de ekzamenpaperoj. Ĝi difinas la paĝon kun unu-cola marĝeno ĉirkaŭ la teksto (sendepende de la paĝograndeco) kaj provizas komandojn per kiuj facilas formati demandojn, krei tabelojn de poentojn, aldoni adapteblajn paĝokapojn kaj paĝopiedojn, kaj ŝanĝi marĝenojn.

  • La klaso aŭtomate numerigas kaj formatas numerojn de demandoj, iliajn partojn, subpartojn kaj subsubpartojn.
  • Oni povas agordi nombron da poentoj por ĉiu demando (aŭ parto, subparto, subsubparto) kaj elekti, ĉu la valoroj estu presataj ĉe la komenco de la teksto, sur la (mal)dekstra marĝeno, aŭ sur la dekstra marĝeno ĉe la fino de la teksto.
  • La klaso aŭtomate sumigas la poentojn por ĉiu demando (kaj ĉiuj ĝiaj partoj, subpartoj kaj subsubpartoj) kaj liveras la sumojn por utiligo pere de apartaj makrooj. Oni povas ankaŭ aŭtomate krei tabelon de poentoj indeksitaj laŭ numero de la demando aŭ numero de la paĝo.
  • Eblas difini tri partojn de la paĝokapo. La unua - maldekstren ĝisrandigita, la dua - centrita,kaj la tria - ĝisrandigita dekstren.
  • Same estas difineblaj la tri partoj de la paĝopiedo: maldekstren ĝisrandigita, centrita, kaj dekstren ĝisrandigita.
  • La paĝokapo kaj paĝopiedo povas esti diversaj sur la unua kaj ceteraj paĝoj.
  • Ambaŭ kapoj kaj piedoj povas esti plurliniaj. La klaso provizas simplajn komandojn por pligrandigi spacon por ili (aparte por la unua kaj ceteraj paĝoj).
  • Estas difinitaj makrooj por aldoni al kapoj aŭ piedoj nombron da paĝoj de la ekzameno, kaj ankaŭ ebligas kreon de apartan kapo/piedo-tekston sur la lasta paĝo.
  • La kapoj kaj piedoj povas ŝanĝi depende de tio, ĉu la demando estas daŭrigota sur la sekva paĝo aŭ daŭrigata de la antaŭa (kaj se okazas la daŭrigo, ĝi liveras ĝian numeron).
  • Oni povas aldoni horizontalajn liniojn sub la paĝokapoj kaj super la paĝopiedoj.
  • La ekzameno povas komenci per unu aŭ kelkaj kovrilpaĝoj, numerataj aparte de la resto de la ekzameno kun propraj kapoj kaj piedoj.
  • Oni povas aldoni solvojn, kiujn oni povas aŭ presi aŭ kaŝi per unuopa komando.

La plej ĝisdata versio de exam.cls klaso, kaj ĝia priskribo, troviĝas ĉe http://www-math.mit.edu/~psh/.

La dokumentoklaso ekzistas en du versioj: oficiala kaj neoficiala (“beta”).

Pri la eblecoj aldonitaj en la neoficialan version oni povas legi en Ecoj aldonitaj de “oficiala” versio 2.3.